Hebrea alfabeto

alfabeto uzata por la Biblia kaj moderna hebreaj lingvoj


La hebrea alfabeto estas konsonanta alfabeto, per kiu la hebrea kaj jida lingvoj estas skribataj. En certaj situacioj la hebreaj literoj estas uzataj ankaŭ kiel ciferoj.

Hebrea alfabeto.
La hebrea alfabeto interpretita laŭ la stelo de Davido.

La hebreajn vortojn oni skribas de dekstre maldekstren. Vokal-literoj ne ekzistas, kio povas okazigi plursencecon; la kunteksto, tamen, plej ofte klarigas, kiu signifo estas celata. Por faciligi al lernantoj, ĝuste prononci la vortojn (kaj ĝuste elekti la signifon), kaj en certaj kazoj, kiam la ekzakta prononco gravas, la vokaloj estas indikitaj per punktetoj (‏ניקודות‎ niqqudot, vidu malsupre). La tiel-nomata punktita skribo uziĝas ĉefe en la malaltaj niveloj de la lernejo, en lingvokursoj, en porinfanaj libroj kaj en la tanaĥo. La ĉiutaga lingvo ne uzas ĝin.

Jam (malofte) en la malnova hebrea lingvo kaj tre ofte en la hodiaŭa lingvo, la literoj jod kaj vav estas uzataj por indiki vokalajn sonojn:

  1. vav povas indiki, krom la sono [v], la vokalsonojn [u] kaj [o].
  2. jod povas indiki, krom la sono [j], la vokalsonojn [i], [e], [ej] kaj [aj].

AlfabetoRedakti

La tabelo indikas la nunan israelan elparolon.

litero vortfina
formo
manskriba
formo
nomo[1] sono nombra
valoro
א     alef [ʔ] 1
ב     bet [b] aŭ [v] 2
ג     gimel [g] 3
ד     dalet [d] 4
ה     he [h] 5
ו     vav [v] (1) 6
ז     zain [z] 7
ח     ĥet [ĥ] 8
ט     tet [t] 9
י     jod [j] (2) 10
כ ך     kaf [k] aŭ [ĥ] 20
ל     lamed [l] 30
מ ם     mem [m] 40
נ ן     nun [n] 50
ס     sameĥ [s] 60
ע     ain [ʔ] 70
פ ף     pe [p] aŭ [f] 80
צ ץ     cadi [c] 90
ק     kof [k] 100
ר     reŝ [r] 200
ש     ŝin [ŝ] 300
ת     tav [t] 400
ך vortfina kaf en nombra uzo = ת״ק 500
ם vortfina mem en nombra uzo = ת״ר 600
ן vortfina nun en nombra uzo = ת״ש 700
ף vortfina pe en nombra uzo = ת״ת 800
ץ vortfina cadi en nombra uzo = תת״ק 900


Pri reformo per la internaciaj literoj de la litersistemo kaj la ortografioRedakti

Malgraŭ la kutima termino tiu ĉi ne temas pri latinigo. Skribsistemoj kiu uzas la abc tute ne estas latinigitaj. ABC ja devenas de la latina skribsistemo, sed oni inventis la minusklaj literoj, la abc, cirkaŭ 1000 a.K. Temas pri uzo de jam internaciaj literoj en la moderna, postkoloniisma mondo. Iuj provoj de reformo jam estis faritaj sed malsukcesis pro diversaj kialoj. Ĝuste, tradicio kaj nacia identeco estas fortegaj, sed fortaj emocioj ankaŭ povas erarigi. Fakte, tre malfacilas ŝanĝi vaste akceptitajn kaj ŝajne ĉiamajn normojn. Tiu difio estas unue intelekta, elpensi sufiĉe simplan kaj taugan sistemon al la lingvo, sed poste fariĝas grandege politika.

Kiel jam estis farita al multaj lingvoj, inkluzive de la semidan maltan, eblas ankaŭ fonetike transskribi la hebrean, kiel ĝi estas prononcata en Israelo nuntempe, kun la tiel nomataj latinaj literoj. Tiu fonetikeco havas ekscepton ĉe la konsonanto ain ע-y, kiu ne plu estas prononcata en la moderna hebrea sed ankoraŭ estas sufiĉe grava en la lingvo mem. Do pri tiu litero la nuna situacio devigas ke ĝia uzo estu opcionala kaj skribi kaj prononci.

La plejmulto de la vortoj en la hebrea havas akcenton ĉe la lasta silabo. kontraste al la tradicia metodo de nikud por la vokaloj, oni tute ne uzas markoj ie ajn la literoj, sed oni povas uzi diakritojn sur vokalo kiam la akcento ne estas sur la lasta silabo, tie kie ĝi estas kutime.

  • Simile al Esperanto, Tio estus realigita kun kvar bazaj vokaloj: a, e, o, u kaj i, kaj entute per 25 literoj. Male al la tradicia skribsistemo, en la nova la vokaloj estas ĉiam, kaj senescepte, skribitaj.
  • la du literoj kaj y kaj w estas simbole similaj al ע kaj ש, respektive, kaj tial ili estis elektitaj por transkribi.
  • La litero hej ה fariĝas h nur kiam ĝi estas aspirata, kiel la ה en la artikolo nedifinita kiu en la hebrea prefiksas vorton.
  • La litero e fakte ne ekzistas en la tradicia hebrea alfabeto, grava manko ĉar e kaj ŝvao (la manko de vokalo post konsonanto) estas tute malsimilaj.
  • La litero vav ו fariĝas la v kiam ĝi estas uzata kiel konsonanto, kaj por vokalo oni uzas o aŭ u laŭ la prononco.
  • Ĉar la litero kaf כ, estas foje prononcita kiel ח (sen dageŝo) kaj alifoje kiel ק (kun dageŝo), oni transskribas ĝin laŭ la prononco.
  • La transkribo de ח per x, jam okazas en la latinigan alfabeton de iom da lingvoj, kiel la somala kaj la malta.
  • Ĉar la literoj tet ט kaj taf ת estas same prononcata oni rajtas transsribi ambaŭ per la litero t.
  • Kiam la litero jud י estas uzata kiel vokalo ĝi fariĝas i, kaj kiam kiel konsonanto ĝi fariĝas j.
  • De la litero pej פ, kiam ĝi estas kun dageŝo ĝi fariĝas p, kaj kiam sen do fariĝas f.
  • La prononco de ĉiuj literoj, kiu ankaŭ okazas en la esperanta alfabeto estas sama al la esperanta prononco.
  • Ĉiuj prepozicioj kaj konjunkcioj estas skritibaj per apartaj memstaraj vortoj, tiel kiel ili estas prononcataj, malligitaj de la objektoj ke ili kvalifikas,
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25
א ב ג ד ה ו ו ו ז ח ט י י כ ל מ נ ס ע פ פ צ ק ר ש ת
a b g d h e v o u z x _ j i _ l m n s y p f c k r w t


Jen ekzemplo de la proponita transskribo, Ha Tikva (La Espero) - La nacia himno tranaskribita

Kol od ba levav penima

Nefew jehudi homija

U mi paatej mizrax kadima

Yain le cion cofija

Od lo avda tikvatenu

Ha tikva bat wnot alpajim

Lihijot am xofwi be arcenu, erec cion vi jeruwalajim.

Nombra valoroRedakti

La hebreaj literoj estas ankaŭ uzataj kiel ciferoj. La nombrigo komencas per alef (unu) – ne eblas skribi nulon per hebrea litero. La nombra uzo limiĝas je la juda kalendaro (ankaŭ sur tomboj), lernejaj notoj, nombritaj listoj kaj ĝenerale religia kunteksto. En la kabalo la cifera valoro de la literoj kaj vortoj ankaŭ havas gravan signifon.

Por montri, ke temas pri nombro, ne pri ordinara vorto, la mallongigo-signo gerŝajim ‏״‎ (גרשיים) estas metita inter la antaŭlasta kaj lasta literoj (do maldekstre). En datoj la jarmilo ofte estas ellasita; tiukaze la tiama jarmilo (aŭ la nuna: 5000) estas aŭtomate kunesprimita. Hodiaŭa praktiko en Israelo tamen notas la jarmilon per la unua litero; ĉi tiu estas kelkfoje disigita de la sekvantaj ciferoj per geresh ‏׳‎ (‏גרש‎), sed, ĉar la unua cifero estas malpli granda ol la sekvanta, estas klare, ke temas pri miloj.

La nombra valoro de tiel kunmetita nombra vorto kalkuliĝas, adiciante la valorojn de ĉiuj literoj (same kiel ĉe romiaj ciferoj kaj grekaj literoj). Por noti centojn pli grandajn ol 400 ekzistas du sistemoj: Plej ofte, oni kombinas tav (400) kun la aliaj centociferoj, se necese ankaŭ kun si mem. La alia sistemo pligrandigas la alfabeton per la uzo de kvin finaj formoj (vidu supre en la tabelo). Oni uzas kiel eble plej malmultajn ciferojn por atingi la deziritan valoron kaj ordigas ilin laŭ malkreskanta (de dekstre maldekstren) cifera valoro. Ekzistas du esceptoj de tiuj ĉi reguloj:

  1. La nombroj 15 kaj 16 estas kunmetitaj kun vav (9) anstataŭ jod (10), ĉar la kombinoj jod+he kaj jod+vav estas partoj de la tetragramo, kiu reprezentas la nomon de Dio, kiun judoj ne vante elparolu aŭ skribu.
  2. Kiam la ordinara kunmeto de la ciferoj aspektas kiel aŭ similas al vorto de negativa signifo, oni foje rearanĝas la literojn. Ekzemple la nombro 744 = ‏תשמ״ד‎ povas esti skribita ‏תמש״ד‎ (400+40+300+4), ĉar la vorto ‏תשמיד‎ signifas «vi/ŝi estos ekstermita».

EkzemploRedakti

La 4-an de la monato Adaro en la jaro 5764 (= 5x1000 + 400 + 300 + 60 + 4) oni notas kiel ד׳ אדר התשס״ד aŭ ד׳ אדר ה׳תשס״ד (ambaŭ kun jarmilo) aŭ ד׳ אדר תשס״ד (sen jarmilo).

Similaj sistemojRedakti

La literoj de la greka kaj araba alfabetoj ankaŭ estis uzataj kiel nombroj.

La cifera valoro de la samoriginaj arabaj literoj (do alef/alif, bet/ba, gimel/ĝim ktp.) korespondas al tiu de la hebreaj de unu ĝis 400, kun unu sola escepto: la hebrea alfabeto notas 90 kiel cadi, la araba kiel ŝad.

La valoroj de la grekaj literoj identas kun la samoriginaj hebreaj literoj (alfo/alef, beto/bet, gamo/gimel ktp.) de unu ĝis 80.

ReferencojRedakti

  1. Laŭ PMEG: Neoficialaj vortetoj. Alirita 2011-03-30.

Eksteraj ligilojRedakti