Jod (hebrea alfabeto)

Jod (hebree יוֹד jod, en ĉiutaga lingvo ankaŭ יוּד jud) estas la deka litero de la hebrea alfabeto. Ĝi estas origine duonvokalo /j/, sed hodiaŭ ankaŭ uzata kiel vokalo /i/.

La nombra valoro de jod estas 10. La nombrojn 15 kaj 16 oni kalkulas, kontraste kun la aliaj nombroj inter 11 kaj 19, kiel 9+x, uzante la literon Tet, ĉar alimaniere ekestus parto de la tetragramo.