Alfo

unua litero de greka alfabeto
(Alidirektita el Alfo (litero))
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri greka litero. Por informoj pri planto el la Poacoj, vidu la artikolon Alfo (botaniko).

Alfo (majuskle Α, minuskle α) estas la unua litero de la greka alfabeto kaj la pralitero de la latina litero A kaj de la cirila litero А.

Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo Sano
Stigmo Kuoppo
Heto Sampio
Ŝo

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj

En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas valoron de 1. Ĝi estis derivita de la fenica litero alef alef.

Kaj en antikva greka lingvo kaj en novgreka lingvo alfo prezentas la malfermitan antaŭan nerondan vokalon, /a/.

Alfo, ambaŭ kiel simbolo kaj termino, estas uzata por signifi aŭ priskribi diversajn de aĵojn, inkluzivante la unuajn aŭ plej gravajn aperaĵojn de io. En la Nova testamento dio deklaras sin al esti la "Alfo kaj Omego, la komenco kaj la fino, la unua kaj la lasta." (Revelacio 22:13, kaj vidu ankaŭ en 1:8). Laŭ plutarka natura ordo de atribuo de la vokaloj al la planedoj, alfo estas koneksa kun la Luno.

Simbolo en scienco redakti

Alfo estas uzita kiel simbolo por:

La majuskla litero alfo estas ne ofte uzata kiel simbolo ĉar ĝi kutime aspektas idente al la majuskla latina A.

Vidu ankaŭ redakti