1 (nombro)
natura nombro
(Alidirektita el Unu)
- "Unu" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 1.
Unu estas la natura nombro kiu sekvas al nulo kaj antaŭas al 2, la unua en la vico de naturaj nombroj.
La nombro 1 de la dekuma sistemo en aliaj nombrosistemojn havas la formojn:
- en la duuma sistemo: 1
- en la deksesuma sistemo: 1
1 estas la sola pozitiva entjero, kies prezenzaĵo estas unu sama en ĉiuj poziciaj nombrosistemoj.
En matematiko
redakti- 1 estas nek primo, nek komponita nombro.
- 1 estas nombro de Fibonaĉi.
Por ĉiu nombro x:
- (1 estas neŭtra elemento por la multipliko)
- (vidu ĉe divido)
- , kaj (vidu ĉe potenco).
Laŭ skribo
redaktiPri la nombro 1
redakti- La atomnumero de hidrogeno.
- Estas 1 suno en nia sunsistemo.
- La substantivo derivita de unu estas unuo.
- En brazila folkloro la numero unu rilatas al struto.