Oni nomas grandon «fizika grando» ĉiun proprecon en la naturscienco, kiu povas esti kvantigita kaj mezurita kaj kalkulita per nombro kutime referencita al mezurunuo.

Tiel, ekzemple, maso kaj longo estas grandoj eksprimitaj, kutime, en kilogramoj kaj en metroj (aŭ en multobloj de tiuj bazaj mezurunuoj) eĉ kiam temas pri realoj nemasaj kaj sendimensiaj.

Difino redakti

En la dua eldono de la "Internacia Vortaro de Metrologio" (1993), grando estas difinita kiel «propraĵo de fenomeno, korpo aŭ substanco, kiu povas esti kvalite distinkta kaj kvante determinita»[1]; en la tria eldono "[2], estas pliprecigite kiuj fenomenoj estas fizika grando kaj kiuj ne. Rilate tion ne ĉiam la scienculaj konceptoj koincidas.

Bazaj grandoj redakti

La ebleco «mezuri grandon startante el alia grando supozas ke inter la du troviĝas komuna elemento kiel ponto inter la du, kiun oni difinas «baza grando». Tiuj grandoj, plibone iliaj unuoj, ofte estas ligitaj en sistemoj de diversaj mezurunuoj laŭ la praktika utileco de iliaj rilatoj kaj kunaĵoj. Kiel la aktuala sistemo estas tiu SI, kiu instaliĝas sur sep bazaj unuoj.

Tial la grandoj menciitaj ĉi-sube rigardas al la grandoj de tiuj sistemo. Por ĉiu grando estas indikataj la unuo de la SI por determini la dimensiojn, la bazajn grandojn, la derivitajn grandojn, simbolon kaj mezurnomon [3]

Internacia sistemo de mezurunuoj de la mezureblaj kvantoj
Nomo Simbolo de la grando Simbolo de la dimensio Bazaj unuoj laŭ SI Simbolo de la unuo
Longo l, x, r, ktp. L metro m
Tempo t T sekundo s
Maso m M kilogramo kg
Elektra kurento I, i I ampero A
Termodinamika temperaturo T θ kelvino K
Kvanto de materia substanco n N molo mol
Lumintenso Iv J kandelo cd

La pli detalitaj mezuroj de kvanto de grando estas devenigeblaj el la baza mezurunuo per multoblo aŭ divido. Ekzemple, la fizika kvanto de rapido eltireblas el la baza mezurunuo de L/T, tiu lasta, siavice, laŭ la dimensio. Kelkaj derivitaj grandoj havas dimension 1 kaj onidire ili estas sendimensiaj kvantoj.

Ekzemploj de grandoj kun kvantaj derivaĵoj redakti

Tempo-spaco kaj kinematiko redakti

Bazaj grandoj redakti

Derivitaj grandoj redakti

Mekaniko redakti

Bazaj grandoj redakti

Derivitaj grandoj redakti

Termodinamiko kaj statistika mekaniko redakti

Bazaj grandoj redakti

Derivitaj grandoj redakti

Elektromagnetismo redakti

Bazaj grandoj redakti

Derivitaj grandoj redakti

Optiko redakti

Bazaj grandoj redakti

Derivitaj grandoj redakti

Notoj redakti

  1. ISO Technical Advisory Group 4 (TAG 4), International vocabulary of basic and general terms in metrology, second edition, 1993, Ĝenevo : International Organization for Standardization, 1993, 1.1
  2. International Vocabulary of Metrology, 2008, 2.1
  3. La unua proponanto de la dimensia analizo estis Jean Baptiste Joseph Fourier en 1822