Ampero

mezurunuo de elektra kurento

La ampero (simbolo A) estas la oficiala mezurunuo de elektra kurento, kaj unu el la sep bazaj unuoj en la Internacia sistemo de unuoj. Ĝia nomo devenas de la franca fizikisto André Marie Ampère.

André-Marie Ampère, honore al kiu la mezurunuo ampero ricevis sian nomon.

Historio kaj difinoj redakti

 
Ilustraĵo pri iama difino de ampero.

La komenca difino baziĝis sur la kvanto da arĝento, kiu pro elektrolizo apartiĝas pro trapasado de la kurento de 1 ampero dum difinita tempo.

La plej konata tradicia sed ne plu valida difino estis:

 
 La ampero egalas al tia konstanta elektra kurento, kiu, trapasante du paralelajn, senfine longajn rektajn konduktilojn, kun distanco de 1 metro kaj neglektebla cirkla kversekco, en vakuo, kaŭzas inter tiuj konduktiloj amperan forton de 2 * 10−7 neŭtonoj je metro. 

Ĝi dependis inter aliaj de elektromagnetismo.

La aktuala difino ekde jaro 2019 estas:

 
 Elektra kurento je unu ampero estas trapaso de elektra ŝargo de 1 kulombo divide unu sekundo. 
 

Ĝi dependas de la konstanto elementa elektra ŝargo kaj unuo sekundo.

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj redakti

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de ampero (A) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 A dA deciampero 101 A daA dekaampero
10–2 A cA centiampero 102 A hA hektoampero
10–3 A mA miliampero 103 A kA kiloampero
10–6 A µA mikroampero 106 A MA megaampero
10–9 A nA nanoampero 109 A GA gigaampero
10–12 A pA pikoampero 1012 A TA teraampero
10–15 A fA femtoampero 1015 A PA petaampero
10–18 A aA atoampero 1018 A EA eksaampero
10–21 A zA zeptoampero 1021 A ZA zetaampero
10–24 A yA joktoampero 1024 A YA jotaampero

Kiel ĉiuj mezurunuoj en la Internacia Sistemo, ankaŭ la ampero havas dekoblajn kaj dekonajn unuojn, kies nomojn oni formas per la kutimaj prefiksoj de SI.

Ĝenerale, la plej uzataj dekonaj mezurunuoj estas miliamperoj kaj mikroamperoj; la pli malgrandaj unuoj priskribas elektran kurenton tiom malgrandan, ke ili nur uzatas en tre faka medio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti