André-Marie Ampère

Franca fizikisto kaj matematikisto
Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ampére.

André Marie AMPÈRE [andre mari amper] (naskiĝis la 20-an de januaro 1775 en Poleymieux-au-Mont-d'Or, mortis la 10-an de junio 1836 en Marsejlo) estis franca fizikisto, matematikisto, inĝeniero kaj filozofo.

André-Marie Ampère
Ampere Andre 1825.jpg
Persona informo
André-Marie Ampère
Naskiĝo 20-an de januaro 1775 (1775-01-20)
en Liono
Morto 10-an de junio 1836 (1836-06-10) (61-jara)
en Marsejlo
Tombo Tombejo de Montmartre [#]
Etno Francoj [#]
Lingvoj antikva grekalatinafranca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Franca Politeknika Lernejo [#]
Subskribo André-Marie Ampère
Memorigilo André-Marie Ampère
Familio
Patrino Jeanne Antoinette de Sarcey [#]
Edz(in)o Julie Carron [#]
Infanoj Jean-Jacques Ampère [#]
Profesio
Okupo fizikisto • matematikisto • inĝenierofilozofokemiistoinventisto [#]
Laborkampo elektromagnetismo [#]
Aktiva en LionoParizo [#]
Verkado
Verkoj Ampera cirkvita leĝo ❦
elektromagnetismo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kiel infano li neniam vizitis lernejon, sed estis instruata de sia patro, kiu estis riĉa komercisto. Li fariĝis instruisto, poste profesoro pri matematiko en la Franca Politeknika Lernejo de Parizo kaj ekde 1826 li laboris kiel profesoro pri fiziko en la Collège de France. Jam ekde la jaro 1802 li estis membro de la Akademio de Sciencoj de Francio.

Ampère (aŭ Ampero, esperante) estas konsiderata unu el la malkovrintoj de la elektromagnetismo. Krome li eltrovis multajn novajn sciojn en la matematiko kaj la kemio, ankaŭ okupiĝis pri biologio kaj filozofio. La mezurunuo de la kurentointenso estas nomata laŭ li: ĝi fakte nomiĝas ampero.

Li, kiel aliaj saĝuloj de sia tempo, ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj eĉ kreis projekton de apriora lingvo, kiun oni konas iomete per sia korespondado.


OmaĝojRedakti

 
Statuo de André-Marie Ampère, sur la placo Ampère en Liono

Vidu ankaŭRedakti

  Trovu « André-Marie Ampère » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligilojRedakti