Malfermi la ĉefan menuon

Eric Walter ELST (naskiĝis la 30-an de novembro 1936 en Mortsel ) estas belga (flandra) astronomo. Li laboris en la Reĝa observatorio de Belgio en Ukkel.

Laŭ la Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 3867 asteroidojn[1] inter 1986 kaj 2002. Kun 3760 malkovroj faritaj sola, li estas plej abunda unuopa malkovrinto de asteroidoj.

Inter liaj malkovraĵoj estas la apolona asteroido 4486 Mitrao, la kometa asteroido 7968 Elst-Pizarro kaj pli ol 25 trojaj asteroidoj

La asteroido 3936 Elst[2] ricevis lian nomon en lia honoro.

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti