Malfermi la ĉefan menuon

21088 Chelyabinsk

amora asteroido

21088 Chelyabinsk estas tre malgranda, meze hela amora asteroido malkovrita la 30-an de januaro 1992 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla en Ĉilio.

21088 Chelyabinsk
asteroido
Oficiala nomo 21088 Chelyabinsk
Aliaj nomoj 1992 BL2
Historio
Malkovrinto Eric Walter Elst
Dato de malkovro
Loko de malkovro
30-a de januaro 1992
La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
255,287 Gm (1,706 AU)
194,372 Gm (1,299 AU)
316,202 Gm (2,114 AU)
Discentreco 0,2386
Meza anomaliangulo 53,643°
Klinangulo 38,460°
Periodo 814,241 tagoj (2,229 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
297,867°
Argum. de periapsido 27,122°
Terdistanco
- Minimuma

45,837 Gm (0,3064 AU)[1]
Fizikaj ecoj
Diametro 4,23 km
Rotacia periodo 0,937 tago (22,49 horoj)
Geometria albedo 0,179
Observaj ecoj
Spektroklaso S - Q
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 14,3
Information icon.svg
vdr

Ĝi ŝuldas sian nomon al la rusa urbo Ĉeljabinsk en Siberio. La 15-a de februaro 2013, asteroida fragmento eksplodis sude de la urbo je alteco de 30 km. Pli ol 1500 homoj estis vunditaj pro nerektaj efikoj de la eksplodo.

EcojRedakti

Ĝia spektra klaso kombinas la klasojn S kaj Q ; estas "ŝtona" asteroido, entenante ĉefe silikatonj de fero kaj de magnezio, sed ankaŭ olivinon, piroksenon kaj iom de metaloj.

Kvankam klasifikata kiel terrenkonta asteroido, ĝi restas sufiĉe malproksima de nia planedo :
- La 23-an de julio 1966 ĝi pasis al 0,31170850 AU (46,631 milionoj da km) de Tero,
- La 24-an de julio 2102 ĝi pasos al 0,30824533 AU (46,113 milionoj da km) de Tero.

Ĝi estas prefere marsrenkonta asteroido :
- La 29-an de aŭgusto 2142 ĝi pasos al 0,098642 AU (14,7566 milionoj da km) de Marso.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. MOID por la epoko 2457400.5 (13-a de januaro 2016 TDB).

Eksteraj ligilojRedakti