La Amoraj asteroidoj estas klaso da marsrenkontaj kaj terrenkontaj asteroidoj, nomitaj laŭ 1221 Amoro. Ili tanĝas la orbiton de Tero sed ne trairas ĝin. Plejparto el la amoraj trairas la orbiton de Marso, kaj eblas, ke ambaŭ naturaj satelitoj de Marso, Fobo kaj Dejmo estus kaptitaj amoraj asteroidoj.

Zono de la Amoraj asteroidoj (verde)

Plej konata amora asteroido estas 433 Eroso, unua asteroido sur kiu surteriĝis kosmosondilo (NEAR Shoemaker, 12-an de februaro 2001).

Difino redakti

Estas tri ĝeneralaj kriterioj, laŭ kiuj asteroido povas esti klasifikata kiel amoran asteroidon

  1. La asteroido proksimiĝu de Tero je 0,3 AU (ĉ 45 milionoj de km).
  2. La asteroida orbito restu ekstera al la tera orbito;
  3. La asteroida orbito ne trairu la teran orbiton, tie estas ĝia perihelio restu pli granda ol 1 AU (ĉ 150 milionoj de km).

Tiuj tri kriteroj estas resumitaj al: "Se asteroido havas perihelion inter 1,000 kaj 1,300 AU, ĝi estas klasifikata kiel amora asteroido, senrigarde pri ĝia granda duonakso, discentrecon , afelio, fizikaj aŭ kemiaj ecoj, aneco al familio, orbita stabileco aŭ deveno".

Subklasoj redakti

Pli ol 1200 amorajn asteroidojn oni nun konas. malpli ol 200 estas numerotitaj, ĉ 60 estas nomitaj. Ili estas dividitaj en 4 sub-klasoj, laŭ iliaj granda duonakso.

Amora I redakti

Asteroidoj kun granda duonakso inter 1,000 kaj 1,523 AU: tie estas inter la orbitoj de Tero kaj Marso. Ili havas malpli grandan discentreco ol tiu de la anoj de la aliaj sub-klasoj.

Malpli ol 20% el la amoraj asteroidoj estas en tiu subklaso.

Amora II redakti

Asteroidoj kun granda duonakso inter 1,523 kaj 2,12 AU: tie estas inter la orbito Marso kaj la meza asteroida zono. Ili havas mezan discentrecon kaj ĉiuj estas marsrenkontaj asteroidoj

Ĉirkaŭ unu triono el la amoraj asteroidoj estas en tiu subklaso.

Amora III redakti

Asteroidoj kun granda duonakso inter 2,12 kaj 3,57 AU : ili do estas asteroidoj de la asteroida zono kies granda discentreco (0,4 al 0,6) permesas proksimiĝi al Tero. Tiu granda discentreco kondukas ilin trans la asteroida zono. Iuj, kiel 5370 Taraniso estas jupiterrenkontaj asteroidoj.

Estante asteroidoj de la ĉefa asteroida zono, pluraj anoj de tiu sub-klaso entas anoj de grupoj de la ĉefa zono, ekzemple 887 Alindo, kiu donas sian nomon al la Alinda familio.

Preskaŭ duono el la amoraj asteroidoj estas en tiu subklaso.

Amora IV redakti

Nur kelkaj asteroidoj de tiu subkalso estas konataj. Iliaj grandaj duonaksoj superas 3,57 AU kaj ili havas grandan discentrecon : 0,65 al 0,75. La ununura numerotita astroido Amora IV estas 3552 Don Kiĥoto.

Potence danĝeraj asteroidoj redakti

Plejparto el la potence danĝeraj asteroidoj (PDA) estas aŭ Atonaj asteroidoj, aŭ Apolonaj asteroidoj. Tamen, unu dekono el la PDA estas Amoraj asteroidoj. Por esti rigardita kiel danĝera, objekto devas proksimiĝi al 0,05 AU (ĉ 7,5 milionoj de km) de Tero kaj esti "sufiĉe granda" por esti minacanta.

Kvindeko da Amoraj asteroidoj estas potence danĝeraj, inter kiuj 2061 Anza, 3908 Nikso kaj 3671 Dionizo

Listo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti