887 Alinda
887 Alinda estas tre malgranda, tre hela kaj malrapide rotacianta amora asteroido, ĉefa ano de la Alinda familio, ankaŭ klasifikata en la subgrupo "Amora III".
887 Alinda | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 887 Alinda |
Aliaj nomoj | 1918 BD |
Historio | |
Malkovrinto | Max Wolf |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
3-a de januaro 1918 Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
374,144 Gm (2,501 AU) 167,101 Gm (1,117 AU) 581,337 Gm (3,886 AU) |
Discentreco | 0,553 |
Meza anomaliangulo | 123,633° |
Klinangulo | 9,185° |
Periodo | 1 425,306 tagoj (3,902 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,89 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
111,098° |
Argum. de periapsido | 349,281° |
Terdistanco - Minimuma |
12,297 Gm (0,0822 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 4,2 km |
Rotacia periodo | 3,082 tagoj (73,97 horoj) |
Geometria albedo | 0,31 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Videbla magnitudo - Maksimuma |
9,8 |
Absoluta magnitudo | 13,76 |
MalkovroRedakti
Ĝi estis malkovrita de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 3-an de januaro 1918.
NomoRedakti
Ĝia nomo estas ĉu tiu de la antikva urbo Alinda en Anatolio, ĉu de unu diaĵo de la aŭstralia mitologio.
La amoraj asteroidoj trairas la orbiton de Marso kaj tanĝas tiun de Tero, sed ne trairas ĝin. Ili estas en orbita resonanco 3 : 1 kun Jupitero, tio, kiu perturbas iliajn orbitojn (jen estas la kialo de la malpleno de Kirkwood ĉe 2,5 AU). La orbita discentreco de tiaj planedetoj iom post iom grandiĝas, ĝis ili venas je resonanco kun unu interna planedo. 887 Alinda estas proksima de la resonanco 1 : 4 kun Tero.
887 Alinda proksimiĝos al Tero je 12,3 milionoj da kilometroj la 8-an de januaro 2025, ĝia videbla magnitudo tiam atingos 9,8.
Eksteraj ligilojRedakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
886 Washingtonia | 887 Alinda | 888 Parisatido |