Max Wolf
Noto :Ne konfuzu lin kun tri aliaj astronomoj, havantaj proksimajn nomojn:
- Marek Wolf, ĉeĥa astronomo
- Charles Wolf, franca astronomo;
- Chris Wolfe, usona astronomo
Maximilian Franz Joseph Cornelius WOLF (naskiĝis la 21-an de junio 1863 en Hajdelbergo, mortis la 3-an de oktobro 1932 en Hajdelbergo) estis germana astronomo Li estis unu el la iniciatintoj de la astrofotografio.
Jam en sia infanaĝo, li interesiĝis pri astronomio, sia patro konstruis por li observatorion en sia ĝardeno.
Li studis en Strasburgo kaj Hajdelbergo, ricevis sian doktorecon en 1888 en la universitato de Hajdelbergo kaj studis unu jaron plu en Stokholmo.
En 1902 li iĝis direktoro de la Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl, kaj gardis tiun postenon ĝis sia morto. En 1910 li desegnis la planojn de la unua planetario, kiun la firmao Carl Zeiss Jena konstruis en 1923.
Li iniciatis fotografiajn metodojn por eltrovi asteroidojn, per kiu li eltrovis 248 el ili, inter kiuj 490 Veritas, 588 Aĥilo, 659 Nestoro, 884 Priamo kaj 887 Alinda. Li malkovris ankaŭ plurajn kometojn, kiuj portas lian nomon kiel 14P/Wolf kaj 43P/Wolf-Harrington. Li partoprernis en 1923 je la malkovro de galaksio kiu portas nomon de Galaksio de Wolf-Lundmark-Melotte laŭ ĝia tri kun-eltrovintoj.
Li aplikis la astrofotografion al serĉo de steloj kaj en 1919 publikigis katalogon[1] de 1053 steloj kies propra movo estas plej granda. Unu el tiuj steloj, ruĝa nano Wolf 359, estas konata por esti unu el la plej proksimaj de Tero.
Honoroj
redaktiLi ricevis:
- La Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1914.
- La Bruce Medalon[2] de la Astronomia Societo de la Pacifiko (1930)
Oni donis lian nomon al:
- La alfrapa kratero Wolf sur Luno
- La asteroido 827 Wolfiana
- La asteroido 1217 Maximiliana