Malfermi la ĉefan menuon

Orbita klineco

(Alidirektita el Klinangulo)
La inklinacio i estas la angulo inter la ebeno C (la ekliptiko) kaj la ebeno D (kie kuŝas la orbito de la satelito A).

La orbita klineco, aŭ inklinacio[1], estas la angula diferenco inter la orbita ebeno de ĉielobjekto (ĉu planedo, ĉu luno, ĉu sputniko) disde la orbita ebeno de alia ĉielobjekto. Kutime la referenca orbita ebeno estas tiu de la Tero, do la ekliptika ebeno. Laŭ tiu konteksto, inklinacio de la Tero esta nul (i = 0 grado).

Valoroj pri la planedoj de la sunsistemoRedakti

Planedoj[2] Orbita klineco i
  - Merkuro 7,005°
  - Venuso 3,394°
  - Tero
  - Marso 1,850°
  - Jupitero 1,303°
  - Saturno 2,489°
  - Urano 0,773°
  - Neptuno 1,770°

Notoj kaj referencojRedakti

  1. La Astronomia Terminaro markas la esprimon klinangulo kiel preferindan, kaj inklinacio kiel evitindan, sed laŭ NPIV klinangulo estas nur horizontala angulo inter unu geodezia direkto kaj tiu de la nordo.
  2. "Anuario del Observatorio Astronómico", Madrido 1999, p. 151 (hispane)

Vidu ankaŭRedakti