Venuso (planedo)

dua planedo de la sunsistemo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planedo. Por informoj pri la samnoma romia diino, vidu la artikolon Venuso (diino).

Venuso estas la dua plej ena planedo de la Sunsistemo, kaj la sesa plej granda. En sia orbito, ĝi estas la planedo kiu plej proksimas al la Tero. Venuso estas la dua plej brila natura objekto de la Tera nokta ĉielo, post la Luno. Ĉar ĝia orbito estas pli malgranda ol tiu de Tero, ĝi ĉiam ŝajnas proksima al la Suno: ĝia plej granda elongacio (ŝajna distanco de la Suno) estas 47,8°.

Venuso ♀
Planedo
Venuspioneeruv.jpg
Historio
Dato de malkovro Pratempo
Unua superflugo Mariner 2
(14-an de decembro 1962)
Unua enorbitiĝo Venera 9
(20-an de oktobro 1975)
Unua surteriĝo Venera 7
(15-an de decembro 1970)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
108 208 930 km (0,72 AU)
107 476 259 km (0,72 AU)
108 942 109 km (0,73 AU)
Discentreco 0,0067
Periodo 224,70069 tagoj
Meza cirkulrapido 35,02 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
76,68°
Argum. de periapsido 54,85229°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Neniu
Neniu
Fizikaj ecoj
Diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
(12 103,6 ± 2,0) km
< 0,0002
4,60 × 108 km2
9,28 × 1011 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
4,8676 × 1024 kg
5,24 × 103 kg/m3
8,87 m/s2
10,36 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

-243,0185 tagoj
Aksa kliniteco 177,36°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 9 200 000 Pa (92 bar)
Surfaca temperaturo 737 K
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,67
0,90
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

-3,8
-4,6
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

9,7"
66,0"
Information icon.svg
vdr

Venuso montras fazojn, similaj al la lunaj fazoj. Observinte ilin, Galilejo konvinkiĝis pri la vereco de la suncentrisma teorio de Koperniko.

Venuso estis nomita laŭ la romia diino de amo kaj beleco, Venuso. La simbolo de la planedo (♀) montras ŝian stiligitan manspegulon kaj identas la simbolon de la ina sekso.

Fizikaj kondiĉojRedakti

Venuso estas ofte nomata la frato de la Tero kaj Marso. Ĝi estas iomete pli malgranda ol la Tero, sed multe pli varma: la temperaturo sur la venusa surfaco estas tiom varmega, ke eĉ plumbo fandiĝus. La meza surfaca temperaturo estas +464 °C. Tial, dum Marso estas kutime konsiderata tro malvarma por subteni vivon, Venuso estas kutime konsiderata tro varma. La nubojn de Venuso ne konsistigas akvo, kiel sur Tero, sed sulfata acido.

El la vidpunkto de la venusa surfaco, la Suno leviĝas en la okcidento kaj, post ĉirkaŭ 2 termonatoj, subiras en la oriento; kvankam, pro la dikaj nuboj, la Suno neniam rekte videblas. Tiam sekvas ĉirkaŭ 2 termonatoj da nokto.

Simile al Tero kaj malsimile al Merkuro kaj Marso, la surfacon de Venuso supozeble karakterizas movantaj kontinentoj. La surfaco estas kovrata de krateroj, vulkanoj, laffluoj kaj montoj.

Oni kredas, ke iam estis proksimume same multe da akvo sur Venuso kiel sur la tero, sed pro la malrapida rotacio (de ĝia fera kerno), la planedo ne kreas sufiĉe fortan magnetkampon por forpuŝi la sunventon, kaj sekve ĉiuj hidrogenatomoj de disociitaj akvomolekuloj en la atmosfero estas forblovitaj.

Atmosfero kaj klimatoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Venusa atmosfero.

Venuso havas ekstreme densan atmosferon kunmetitan de 96.5% karbona dioksido, 3.5% nitrogeno—ambaŭ ekzistas kiel superkritaj fluidoj ĉe la surfaco de la planedo—kaj spuroj de aliaj gasoj inkluzive de sulfurdioksido.[1] La maso de ĝia atmosfero estas 92 fojojn tiu de la Tero, dum la premo ĉe ĝia surfaco estas proksimume 93 fojojn tiu ĉe la Tero—premo ekvivalenta al tiu ĉe profundo de preskaŭ 1 km sub la oceanoj de la Tero. La denseco ĉe la surfaco estas 65 kg/m3, 6.5% tiu de akvo aŭ 50 fojojn same densa kiel la atmosfero de la Tero je 293 K sur marnivelo. La CO2-riĉa atmosfero generas la plej fortan forcejan efikon en la Sunsistemo, kreante surfactemperaturojn de almenaŭ 735 K.[2][3] Tio igas la Venusan surfacon pli varma ol tiu de Merkuro, kiu havas minimuman surfactemperaturon de 53 K kaj maksimuman surfactemperaturon de 700 K,[4][5] kvankam Venuso estas preskaŭ duoble la distanco de Merkuro de la Suno kaj tiel ricevas nur 25% de la sunradio de Merkuro. Pro ĝia forkura forceja efiko, Venuso estis identigita fare de sciencistoj kiel ekzemple Carl Sagan kiel averto kaj esplorobjekto ligita al klimata ŝanĝo sur la Tero.[6] Ĝi estis malkovrita en 1761 de la rusa tutfakulo Miĥail Lomonosov,[7][8] kaj estas pli densa kaj dika ol tiu de la Tero. La netravideblaj nuboj entenantaj sulfatan acidon flosas en la atmosfero kaj, pro ili, la optika observado de la surfaco tute neeblas. La informoj koncerne la topografio de Venuso estis konataj ekskluzive per radara bildigo.[9]

Planedo senlunaRedakti

Venuso ne havas naturan sateliton. En la jaro 1672 la itala astronomo Giovanni Domenico Cassini anoncis, ke li malkovris iun kaj nomis ĝin Neith, laŭ egipta diino. Ĝis 1892 la kredo pri venusa luno disvastiĝis, sed fine evidentiĝis, ke diversaj steloj erare estis taksitaj luno dum diversaj observadoj.

Ekde la mezo de la 1960-aj jaroj ekzistas hipotezo, ke la planedo Merkuro, ekstere tre simila al la tera luno iam estis satelito de Venuso. Tio klarigus, kial la du planedoj estas la nuraj en la Sunsistemo sen satelito.

En la jaro 2006 Alex Alemi kaj David Stevenson de la Kalifornia Instituto de Teknologio publikigis sian teorion. Laŭ ĝi, Venuso havis sateliton estiĝinton kiel rezulto de kolizio de Venuso kaj alia planedo (simile al estiĝo de Luno); sed poste alia kolizio ŝanĝis direkton de rotacio de Venuso kaj ŝanĝis movon de la satelito tiel, ke poste la satelito falis sur Venuson kaj unuiĝis kun ĝi (laŭ kutima opinio inter astronomoj, en la komenco de la Sunsistemo tiaj grandaj kolizioj okazis ofte). Tamen tio estas malfacile pruvebla, ĉar pro la vulkana agado sur Venuso verŝajne ĉiaj spuroj jam de longe malaperis.

BiosferoRedakti

Ne estas konata vivo sur Venuso. Dum ekzistas kelkaj indikoj, neniu el ili estas sufiĉa pruvo.

En Septembro 2020 estis publikigita studo, laŭ kiu en ties atmosfero troviĝas fosfino en kvantoj, kiuj ne estas klarigeblaj per tiama kompreno de ĥemio de Venuso. Fosfino nature malaperus de la atmosfero pro influo de ultraviolaj radioj; tial ĝi estas ebla biosigno. Ĝi povas indiki ĉeeston de vivantaj organismoj sur Venuso aŭ en ties atmosfero, sed ankaŭ ĝis nun nekonatan nebiologian procezon okazantan sur Venuso.[10][11][12]

EsploradoRedakti

El la multaj robotoj senditaj al Venuso de Tero, la kvar plej sukcesaj estis la usona Pioneer en la jaro 1978, la sovetaj Venera 15 kaj 16 dum la jaroj 1983 al 1984, kaj la usona Magellan dum la jaroj 1990 al 1994.

Magellan ĉirkaŭorbitis Venuson por mapi ĝian surfacon per radaro, tiel verkante ĝian plej detalan mapon, kiun ni nun havas. Magellan uzis la atmosferon por bremsi kaj stiri, tekniko konata kiel aerobremsado. Dum oktobro de la jaro 1994, Magellan falis en la atmosferon, kie ĝi estis detruita de la aerpremo.

Venuso en la homa kulturoRedakti

 
Venuso kiel matenstelo maldekstre sub la Luno. Ĉe la horizonto la observatorio Paranal.

Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelo aŭ vesperstelo, ĉar ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko kaj ne povas aperi je mezo de nokto (t. e. malproksime de la Suno). Sed, malsimile al aliaj steloj, ĝi ne trembrilas; ĝi estas planedo kaj la vorto "stelo" estas malpreciza.

Ĉar ĝi estas la plej hela stelsimila objekto de la ĉielo, Venuso verŝajne jam dekomence de la kulturhistorio ludis gravan rolon ne nur en astronomio, sed ankaŭ en mitologio kaj astrologio.

La sumeranoj ligis la brilegan migrostelon al la diino Inano, la babilonanoj al Iŝtar, la diino de amo kaj milito, en antikva Arabujo Al-Uzza estis la diino de la matenstelo. En la irana mitologio la planedo rilatas al la diaĵo Anahita, kio donis la persan nomon de la planedo Nahid. En Jaŝt 10 Venuso estas eble ligata al Mitrao. Plinio la Maljuna konsideris, ke en la malnova Egiptujo oni ligis la migrantan stelon al la diino Izisa.

En la frua antikva Grekujo oni nomis Venuson kiel matenstelon Phosphoros (tradukebla esperante per Portanto de Lumo kaj latine per Lucifer (la vorto Lucifer signifis Diablo nur pli malfrue)), foje ankaŭ Eosphoros, kaj kiel vesperstelo Hesperos. Nur la postaj helenoj ligis la planedon al la diino Afrodito. Pro ĝia beleco, la romianoj nomis ĝin laŭ la bela amdiino Venuso.

En la germana mitologio oni ligis la migrantan stelon al la diino Frijjo, poste konata kiel Freja. Tial en la germana estiĝis la nomo de vendredo Freitag, tio estas tago de Freja.

Venuso estis grava al la religio kaj kalendaroj de antikva Meksiko: ĝi estis la stelo de la plumita serpenta dio, Kecalkoatlo. Ĉe la majaoj Venuso estis atakema. Laŭ la venusa kalendaro oni kalkulis la sukceson de militoj. En la moderna ĉina, japana kaj korea kulturoj, la planedo Venuso estas nomata la ora stelo kaj signata per logogramo 金星 en ĉina kaj japana lingvoj.

Literatura mencioRedakti

La venusa libroserio de la usona verkisto Edgar Rice Burroughs (1875–1950) startis en la jaro 1932. En tiu sciencfantasta serio, loĝantoj de Venuso nomas sian planedon Amtor.

BildaroRedakti

Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.

ReferencojRedakti

  1. Taylor, Fredric W.. (2014) “Venus: Atmosphere”, Tilman, Spohn; Breuer, Doris; et al.: Encyclopedia of the Solar System. ISBN 978-0-12-415845-0.
  2. Venus: Facts & Figures. NASA. Arkivita el la originalo je 2006-09-29.
  3. Venus. Case Western Reserve University (2006-09-13). Arkivita el la originalo je 2012-04-26.
  4. Lewis, John S.. (2004) Physics and Chemistry of the Solar System, 2‑a eldono, Academic Press, p. 463. ISBN 978-0-12-446744-6.
  5. Prockter, Louise (2005). “Ice in the Solar System”, Johns Hopkins APL Technical Digest 26 (2), p. 175–188. 
  6. Newitz, Annalee. Here's Carl Sagan's original essay on the dangers of climate change (2013-12-11). Arkivita el la originalo je 2021-09-03.
  7. Marov 2004, p. 209–219
  8. Encyclopédie Britannica en ligne: Mikhail Vasilyevich Lomonosov
  9. La surface de Venus
  10. "Possible sign of life on Venus stirs up heated debate", National Geographic, 2020-09-14. Kontrolita 2020-09-15.
  11. Greaves, Jane S. (2020-09-14). “Phosphine gas in the cloud decks of Venus”, Nature Astronomy. doi:10.1038/s41550-020-1174-4. Alirita 2020-09-15.. 
  12. "Life on Venus? Astronomers See a Signal in Its Clouds - The detection of a gas in the planet’s atmosphere could turn scientists’ gaze to a planet long overlooked in the search for extraterrestrial life.", The New York Times, 2020-09-14. Kontrolita 2020-09-15.

Eksteraj ligilojRedakti