Albedoreflektopovo estas la kvociento de la reflektita lumkvanto per la ricevita, ĉe la difuze reflektantaj korpoj.

La freŝa neĝo kun tre alta albedo aperas helblanka

Pli precize: albedo = respegulita lumkvanto/alvenanta lumkvanto

La albedo povas montri la teoriajn valorojn de 0,00 ĝis 1,00.

La planedo Venuso havas tre altvaloran albedon kun 0,76 (la helaj nuboj tre multe respegulas), la Luno havas averaĝe la malaltan albedon de 0,12. (Luno ne havas atmosferon.) Komparu kun la albedo de Tero: averaĝa ĉirkaŭ 0.35. Tamen ĝi varias de 0.04 (asfalto) ĝis 0.90 (neĝo).