Multfakulo

(Alidirektita el Tutfakulo)

Multfakulopolimato (de la greka πολυμαθής}, polymathēs, "kiu multe lernis"),[1]universala klerulo, foje simila al Renesanculo, estas persono, kies sperto gamas al alta nombro de diversaj fakareoj. En malpli formalaj terminoj, multfakulo (aŭ polimato) povas simple esti iu kiu emas multe koni. Plej antikvaj sciencistoj estis polimatoj laŭ nunaj normoj.[2] La termino estis unuafoje uzata en la 17-a jarcento (koincide kun la koverto de sciencistoj en specialistoj jam ne multfakuloj) sed la rilata termino, polihistoro, estas antikva termino kun simila signifo.

Leonardo da Vinci estas konsiderata kiel "Renesanculo" kaj estas unu el plej rekoneblaj multfakuloj.

La komuna termino Renesanculo estis uzata historie por priskribi polimatojn aŭ personojn kiuj deziris esti polimatoj.[3] La koncepto eliris el nombraj grandaj pensuloj kiuj elstaris en multaj fakoj de artoj kaj scienco, kiaj Leonardo da Vinci, Michelangelo, Galileo Galilei, Nicolaus Copernicus, Michael Servetus[4] Gottfried Wilhelm Leibniz kaj Francis Bacon. La gravo de tiuj pensuloj estis atribuata al la posta ideo de la renesanca Italio esprimita de unu el ties plej elstara reprezentantoj, Leon Battista Alberti (1404–1472): ke "homo povas fari ĉion se tiu volas." [5] Tiu laŭtempe limigita termino eniris en la vortotrezoro dum la 20-a jarcento kaj estis aplikata poste al grandaj pensuloj kiuj vivis antaŭ kaj post la Renesanco kiaj Aristotelo, Aviceno, Johann Wolfgang von Goethe, kaj Isaac Newton. Terminoj kiaj polihistoro, polimato aŭ eĉ universala genio estas foje uzataj kiel sinonimoj.

Lastatempaj multfakuloj estus ekzemple Rabindranath Tagore kaj aliaj.

Aliaj multfakuloj redakti

Notoj redakti

  1. La termino "polymath" estis unuafoje registrita en skriba angla komence de la 17-a jarcento Harper, Daniel (2001). Online Etymology Dictionary. Alirita 2006-12-05.
  2. 1 Introduction: Greek Science in Context (PDF). Alirita 2012-04-06.
  3. Encarta dictionary Arkivigite je 2007-11-09 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. Michael Servetus Research Arkivigite je 2013-07-11 per la retarkivo Wayback Machine Retejo pri anatomia, farmakologia, teologia, gramatika, poezia, kartografia, astronomia kaj traduka verkaro de Michael Servetus.
  5. Britannica — Renaissance-man

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti