Mitrao

Mitrao estas genio en la mazdaismo, iĝinta ĉirkaŭ la 1-a jarcento a.K. la dio de misterreligio, kiu forte rivalis kun kristanismo.

Mitrao mortigas bovon.

Mitrao estis kultita kiel la plejalta dio de la antikva irana panteono, figuro interligita kun la suna kulto. Naskiĝinta el roko, ĝi supreniradis al la ĉielo sur suna ĉaro, identiĝanta do kun tiu astro, vivprincipo, kaj fariĝonta ĉe la Grekoj kaj Romanoj la dio Helios kaj Hermeso-MerkuroApolono.

Ĝia supreninro al la ĉielo ŝajnus simila, laŭ iuj pramodernaj proponintoj de la Kompara Skolo aŭ Religionisma, nun forgesita, al tiu de Kristo. Pro tio facilege oni vidis ne nur similaĵon sed ankaŭ derivadon de la dua el la unua. Tiu skolo adoptis metodon, nun tute ekskutima kaj konsiderita nerafinita, laŭ kiu la similado de formoj kaj de ideologioj aŭ simboloj konduktus ĉiam kaj nepre al la konkludo pri identeco aŭ dependeco.

Malfacilas, fakte, pensi ke la supreniro al la ĉielo de Kristo – kio korekte interpretendas laŭ ĝia valoro teologia kaj simbola kaj ne kiel evento “astronomia” – povas deveni el la mito de Mitrao. Fakte, la “misteroj” (komplekso de ritoj, parte sekretaj) de Mitrao akiras certan gravon ek de la dua jarcento (do post la aperiĝo de Kristanismo). Aparte kompleksaj en siaj ritoj, la misteroj havis la funkcion “inici” fidelulon al la komunio kun la diaĵo kaj tio okazis ankaŭ per vespermanĝo uzanta panon kaj vinon.

Tiu lasta elemento kaj kelkaj aliaj komponantoj povas elvoki kontaktojn kun la kristana mondo, sed restas la kronologia problemo: pro tio la influo povus okazi laŭ kontraŭa direkto. Tamen oni ne rajtas ekskludis ke, ekzemple, la Paŭla teologio de “mistero” ricevis kategoriojn de la klasika mondo kaj ilin uzis por komuniki la kristanan mesaĝon kiu estas, ĉiukaze, radikiĝinta en la matrico malnovatestamente kaj sianature ankrita al la historieco. (Gianfranco Ravasi, Questioni fi Fede, Mondadori, 2010).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti