Longitudo de la suprenira nodo

(Alidirektita el Longitudo de suprenira nodo)

En astrodinamiko, la longitudo de la suprenira nodo estas orbita parametro, kiu difinas la orientiĝo de la orbito de iu astro rilate al tiu de alia ĉielkorpo.

La parametroj de orbito, inter kiuj troveblas la longitudo de suprenira nodo (Ω).

Ĝenerale, tiu ĉi parametro egalas la angulon, inter antaŭdifinita direkto (kutime, la verna punkto) kaj la suprenira nodo, kio estas la intersekco de la difinenda orbito kun antaŭdifinita ebeno (kutime, la ekliptiko).

En la ĉi-dekstra bildo, la direkto de la verna punkto estas montrita per minuskla gamo (γ), dum la ebeno P2 reprezentas la ekliptikon. La longitudo de la suprenira nodo do egalas la angulon inter la direkto de γ kaj la punkto, kie la ruĝa orbito sekcas la ekliptikon. Pro konvencio, kvankam ekzistas du punktoj kie la koncernata orbito sekcas la ekliptikon, oni nur konsideru tiun punkton, kie la orbito estas supreniranta; en la sunsistemo, la supran direkton indikas la norda poluso de la Suno.

Vidu ankaŭ redakti