Fosfino
Fosfino | |||||
![]() | |||||
Plata kemia strukturo de la Fosfino | |||||
![]() | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Fosfino | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 7803-51-2 | ||||
ChemSpider kodo | 22814 | ||||
PubChem-kodo | 24404 | ||||
Merck Index | 15,7450 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora gaso kun fiŝo-simila odoro | ||||
Molmaso | 33,998 g·mol-1 | ||||
Denseco | 1,379g cm−3 | ||||
Fandpunkto | -132,8 °C | ||||
Bolpunkto | -87,7 °C | ||||
Refrakta indico | 2,144 | ||||
Memsparka temperaturo | 38 °C | ||||
Solvebleco | Akvo:0,312 g/L | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 27 mg/kg (buŝe)[1] | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R12 R17 R26 R34 R50 | ||||
Sekureco | S28 S36/37 S45 S61 S63 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H220, H280, H314, H330, H400 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P260, P264, P271, P273, P280, P284, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P320, P321, P363, P377, P381, P391, P403, P403+233, P405, P410+403, P501[2] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fosfino, PH3 aŭ fosfano estas estas neorganika komponaĵo de fosforo kaj hidrogeno, senkolora toksa gaso kun malagrabla fiŝo-, ajlo- simila odoro aŭ putra ovo. Pura fosfino estas senodora sed teknikaj specimenoj ĉiam havas malagrablan odoron kaj iom da P2H4 ankaŭ konata kiel dufosfano.
Fosfino ne spontanee sparkiĝas malsupre ol 38°C, sed ĝi ankaŭ enhavas iom da dufosfano (aŭ P2H4) kiu povas malaltigi la ekflaman temperaturon de la miksaĵo al meditemperaturo. Tio estis klarigata en 1845 de la franca kemiisto Paul Thénard (1819-1884) kiu estigis dufosfanon laŭ preskaŭ pura formo per hidrolizo de kalcia unufosfido.[3]
Fosfino ankaŭ estas krudmaterialo por manufakturado de diversaj organofosforaj komponaĵoj kun formul R3P (kie R estas organa derivaĵo). Organofosfinoj estas gravaj substancoj uzataj kiel kataliziloj kie ĝi partoprenas en diversaj kompleksaj kombinaĵoj kun pluraj metalaj jonoj. Fosfino estas solvebla en alkoholoj, eteroj, karbona dusulfido, kaj iomete solvebla en benzeno, kloroformo kaj etanolo. Fosfino povas esti trovata en homaj histoj, sango, urino, salivo, ktp.
SintezojRedakti
Sintezo 1Redakti
- Fabrikado de fosfino estas tre facila kaj diversigita:
Sintezo 2Redakti
- En 1783, la franca kemiisto Philippe Gengembre (1764-1838) unue produktis fosfinon varmigante fosforon en akva solvaĵo de kalia karbonato. La sama rezulto estiĝas per interagado de la natria hidroksido, fosforo kaj akvo:
Sintezo 3Redakti
- Preparado per varma malkomponado de la fosfita acido:
Sintezo 4Redakti
- Preparado per traktado de aluminia fosfido kun sulfata acido:
Sintezo 5Redakti
- Preparado per interagado de fosforo kun klorida acido:
ReakciojRedakti
Reakcio 1Redakti
- Fosfino reakcias kun nitrata acido:
Reakcio 2Redakti
- Fosfino reakcias kun sulfata acido:
LiteraturoRedakti
- Toxicological Chemistry and Biochemistry
- Organophosphorus Chemistry
- Chemische Unterrichtsversuche
- Toppr.com Arkivigite je 2018-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- The Mysterious Paths Of Versailles Arkivigite je 2018-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- The Facts on File Dictionary of Inorganic Chemistry