GHS pri klasado kaj etikedado de kemiaĵoj

La Tutmonda Harmoniigita Sistemo (angle GHS) pri Klasado kaj Etikedado de Kemiaĵoj, estas teknika metodologio kreita de Unuiĝintaj Nacioj por prezenti la specifajn danĝerojn de ĉiu kemia produkto, celante la kreadon de kriterioj je klasado uzante disponeblajn datumojn pri kemiaĵoj kaj ties danĝeroj jam determinitaj por organizi kaj faciligi la komunikadon rilate al la damaĝo-informo per etikedoj kaj Listoj da Informoj pri Sekureco por Kemiaĵoj.

La piktogramo por damaĝaj substancoj de la Globe Harmoniigita Sistemo pri Klasado kaj Etikedado de Kemiaĵoj

Kio estas GHS? redakti

Diversaj landoj, reprezentataj de iliaj organoj kaj reguligaj instancoj, jam uzis similajn sistemojn sub kriterioj kaj celoj difinitaj de la GHS. Bedaŭrinde, multaj el tiuj sistemoj ne estis akordigeblaj, kio devigis la kompaniojn kaj instituciojn plenumi distingajn procezojn por kontentigi postulojn de normigaj teknikaĵoj por malsamaj reguligaj instancoj de landoj al kiuj ili eksportis. La koncepto pri GHS estis kreata kiel sintezo de tiuj jam ekzistantaj sistemoj. La dokumentaro pri la GHS inkludas teknikan laboron de tri organizaĵoj: OIT, OECD kaj UNCETDGOrganizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolvado, kune kun klarigaj informoj . Ĝi provizas ĉiajn elementojn kaj distribuajn modulojn por le reguligaj institucioj disvolvu aŭ modifu ekzistantajn naciajn programojn kiuj garantias sekuran uzon de kemiaĵoj laŭlonge de ilia vivociklo.

Risko-klasado redakti

La klasado sistemo de la GHS estas kompleksa metodologio kun datumoj akiritaj de testoj, literaturo kaj praktikaj eksperimentoj. La ĉefaj elementoj de la kriterio pri risko-klasado malsupre resumiĝas:

Fizikaj damaĝoj
Substancoj kaj artikloj atribuiĝas al 9 malsamaj risko-klasoj vaste bazitaj sur la Rekomendoj de la Unuiĝintaj Nacioj por Transportado de Danĝeraj Materialoj.[1] Aldonaĵoj kaj modifoj estis necesaj tiamaniere ke la celo de la GHS inkludas ĉiajn eblajn publikojn.
1
Eksplodaĵoj
kiuj atribuiĝas de unu ĝis ses kategorioj depende de la risko-tipo ke ili prezentas, tiel kiel uzatas en la Rekomendoj de la Unuiĝintaj Nacioj por Transportado de Danĝeraj Materialoj.
2
Gasoj
klasiĝas kiel kategorio 1 brulemaj kiam ili brulas en atmosfero sub temperaturo 20 kaj norma premo 101.3 kPa. Ili apartenas al Kategorio 2 kiam ili estas Ne brulemaj kaj ne toksaj, sed al kategorio 3 kiam ili estas toksaj gasoj. Substancoj kaj miksaĵoj en tiu risko-klasado atribuiĝas al unu aŭ du risko-kategorioj surbaze de testo-rezulto aŭ kalkulo-metodo.
3
Brulemaj likvaĵoj
estas likvaĵoj kun ekflama temperaturo malpli alta ol 93 . Substancoj kaj miksaĵoj en ĉi-risko-klaso atribuiĝas al unu el kvar risko-kategorioj surbaze de la ekflama temperaturo kaj bolpunkto. Iu pirofora likvaĵo estas substanco kiu, eĉ en etaj kvantoj, inklinas al sparkigado ene de kvin minutoj post kontakto kun la atmosfero. Substancoj kaj miksaĵoj de ĉi-risko-klasado apartenas al ununura risko-kategorio surbaze de testoj plenumitaj.[1]
4
Brulemaj solidoj
estas substancoj kiu facile brulas en atmosfero aŭ povas kaŭzi aŭ kontribui por fajro-kreado per frotado. Facile brulemaj solidoj povas esti pulvoraj, grajnaj aŭ oleecaj substancoj kiuj estas danĝeraj se ili spontanee brulas aŭ per milda kontakto kun sparkiga fonto, tia kia brulanta fosforo kaj kiam la flamo rapide etendiĝas. Tiam ili povas dividiĝi en:
  • brulemaj solidoj
  • polimerizaj substancoj kaj
  • aŭto-reakciaj substancoj, tio estas, termike malstabilaj substancoj kiuj spontanee spertas forte ekzoterman malkomponiĝon eĉ sen partopreno de oksigeno aŭ aero, krom aliaj materialoj klasigitaj kiel eksplodaĵoj, organikaj peroksidoj kaj oksidigaj agentoj.
5
Oksidigaj substancojorganikaj peroksidoj
* kategorio 1: oksidigaj substancoj kaj
  • kategorio 2: organikaj peroksidoj, organikaj likvaĵoj aŭ solidaĵoj kiuj enhavas la duvalentan -O-O- strukturon, kiuj povas konsideriĝi kiel derivaĵo de la hidrogena peroksido, kie unu aŭ ambaŭ hidrogenatomoj estas substituitaj de organikaj radikaloj. La enkategoriigo ankaŭ inkludas formulaĵojn aŭ preparaĵojn (miksaĵojn). Substancoj kaj miksaĵoj de ĉi-risko-klasado atribuiĝas al unu el sep 'Tipoj', A ĝis G, surbaze de eksperimentoj plenumitaj.
6
Toksaj kaj infektaj substancoj
7
Radioaktivaj substancoj
8
Korodaj substancoj al metaloj
estas substancoj aŭ miksaĵoj kiuj per kemia agado materie damaĝas aŭ eĉ detruas metalojn. Ĉi-substancoj aŭ miksaĵoj klasiĝas laŭ ununura kategorio surbaze de eksperimentoj faritaj. La kriterioj de la GHS inkludas korodo-rapidon sur ŝtalaj aŭ aluminiaj surfacoj superaj ol 6.25 mm ĉiujare sub temperaturo 55 .
9
Miksaj danĝeraj substancoj
kiuj inkludas vivmedie danĝeraj substancoj.

Referencoj redakti