Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo

La Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) (angle: OECD - Organisation for Economic Co-operation and Development; france: Organisation de coopération et de développement économiques, OCDE) estas internacia organizaĵo sidanta en Kastelo Muette Parizo. Ĝi estas nomata organizaĵo de la "unua mondo" (de la industriaj landoj); preskaŭ ĉiuj ĝiaj 30 membroj estas industriaj landoj.

Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
Organisation de coopération et de développement économiques
emblemo
Außenministerin Karin Kneissl nimmt am Ministerial Council Meeting der OECD in Paris teil. (27619529467).jpg
Fondodato 16-a de aprilo 1948
Sidejo Kastelo Muette, Francio
Retejo http://www.oecd.org/unitedstates/ Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Emblemo
Membraj regnoj

HistorioRedakti

La organizaĵo estis fondita en la jaro 1948, por realigi la Plano Marshall.[1]

StatutoRedakti

Statutaj celoj de la organizaĵo estas

  • kontribui al optimuma ekonomia evoluo kaj kreskanta vivnivelo en la membraj regnoj,
  • antaŭenigi la ekonomian kreskon en siaj membraj regnoj kaj en la evoluantaj landoj,
  • helpi al plivastigo de la monda komerco.

EfektivigoRedakti

La organizo havas 37 landojn, kiuj produktas pli ol 60% de la monda MEP. Ĉi tiuj landoj dividas komunajn valorojn de demokratio kaj libera merkata ekonomio kaj kunlaboras fronte al ekonomiaj, sociaj kaj mediaj defioj en la tutmondiĝo. La OEKE estas platformo por diskuti politikon, kompari rendimenton, trovi solvojn al malfacilaĵoj kaj formuli kodojn, gvidajn principojn kaj komunajn normojn por efektivigi ekonomian kaj socian politikon je nacia nivelo. Ene de la organizo, ĉiu membroŝtato povas fari signifan kontribuon al determinado de la politiko de la organizo kaj formulado de komunaj agadlinioj.

MembrojRedakti

En la jaro 2021 OEKE havas 38 membrojn:[2]

  • Fondintaj membroj (1961, laŭ alfabeto):
  Aŭstrio
  Belgio
  Britio
  Danio
  Francio
  Germanio
  Grekio
  Hispanio
  Irlando
  Islando
  Italio
  Kanado
  Luksemburgo
  Nederlando
  Norvegio
  Portugalio
  Svedio
   Svislando
  Turkio
  Usono
  • Pli malfrue aliĝintaj (laŭ jaro de membriĝo):
  Japanio (1964)
  Finnlando (1969)
  Aŭstralio (1971)
  Nov-Zelando (1973)
  Meksiko (1994)
  Ĉeĥio (1995)
  Sud-Koreio (1996)
  Hungario (1996)
  Pollando (1996)
  Slovakio (2000)
  Ĉilio (2010)
  Slovenio (2010)
  Israelo (2010)
  Estonio (2010)
  Latvio (2016)
  Litovio (2018)

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti