GHS Deklaroj pri antaŭgardoj

Deklaroj pri antaŭgardoj estas parto de la Globe Harmoniigita Sistemo (GHS) pri Klasado kaj Etikedado de kemiaĵoj. Ili estas kreitaj por doni averton pri la korekta manipulado kaj konservado de kemiaj substancoj kaj miksaĵoj, kiuj povas plenigi la necesojn de malsamaj nacioj. Tiamaniere ke plenumas la saman rolon de la tiam konataj S-Frazoj, kiujn ili intencas anstataŭi.

Deklaroj pri damaĝoj estas unu el la ĉefaj elementoj por etikedigo de ujoj sub la GHS, kune kun:

  • identigo de la produkto
  • unu aŭ pli damaĝo-piktogramo(j), (kiam necesaj)
  • signala vorto - ĉu Danĝero ĉu Averto - kiam necesa
  • deklaroj pri riskoj, indikante la naturon kaj riskogradon prezentatan de la produkto
  • identeco de la provizanto (kiu povas esti aŭ fabrikanto aŭ importisto).

Ĉia deklaro pri antaŭgardoj estas reprezentata de iu kodo, kiu komencas per la litero P sekvata per tri ciferoj. Deklaroj kiuj korespondas al la rilataj antaŭgardoj estas kune grupigitaj per kodo-nombro, do, la nombrado ne estas sinsekva. La kodo uzatas kiel referencaj celoj, ekzemple, por helpado kun tradukaĵoj, sed la respektiva frazo devas aperi sur la datumlisto pri etikedado kaj sekureco. Kelkaj frazoj pri antaŭgardoj estas kombinitaj, indikataj per plus signalo "+".

Ĝeneralaj antaŭgardaj deklaroj redakti

  • P101: Se medicina konsilo estas bezonata, havu ĉemane identigon de ujo kaj etikedo.
  • P102: Tenu for de infano-atingo
  • P103: Legu etikedon antaŭ ol uzi.

Preventaj antaŭgardaj deklaroj redakti

  • P201: Havigu al vi specialajn instrukciojn antaŭ ol uzi.
  • P202: Ne manipulu ĝis kiam ĉiuj sekurecaj antaŭrimedoj estu legataj kaj komprenataj.
  • P203: Akiru, legu kaj sekvu ĉiujn sekurecajn instrukciojn antaŭ uzado.
  • P210: Tenu for de varmo, varmaj surfacoj, sparkoj, malfermaj flamoj kaj aliaj sparkigaj fontoj. Fumado malpermesata.
  • P211: Ne spraju ĉe malferma flamo aŭ alia sparkiga fonto.
  • P220: Konservu/Enstorigu for de vestaĵo/…/brulemaj materialoj.
  • P221: Estu singarda pri evitado de miksado kun brulaĵoj.
  • P222: Ne permesi kontakto kun aero.
  • P223: Ne permesi kontakto kun akvo.
  • P230: Konservi akvumita kun …
  • P231: Manipuli sub inerta gaso.
  • P232: Tenu for de humideco.
  • P233: Tenu ujon strikte fermita.
  • P234: Tenu nur en la originala ujo.
  • P235: Konservu en freŝa loko..
  • P240: Interligi ujon kaj ricevo-ekipaĵo.
  • P241: Uzu eksplodo-rezistan elektro-/ventolo-/lumigado-/…/ekipaĵon.
  • P242: Uzu nur ne-sparkigajn ilojn.
  • P243: Prenu antaŭgardajn rimedojn kontraŭ statikan elŝarĝon.
  • P244: Tenu valvojn kaj akcesoraĵojn for de oleo kaj graso.
  • P250: Ne submeti al muelado/ŝoko/.../frotado.
  • P251: Ne trapiku aŭ bruligu, eĉ post uzado.
  • P260: Ne spiru pulvoron/fumon/gason/nebulon/vaporojn/aerosolon.
  • P261: Evitu spiri pulvoron/fumon/gason/nebulon/vaporojn/aerosolon.
  • P262: Evitu kontakton kun la okuloj, haŭto, aŭ vestaĵo.
  • P263: Evitu kontakton dum gravedeco aŭ mamnutrado.
  • P264: Lavu komplete vizaĝon, manojn kaj ĉiun ekspoziciatan haŭton post manipulado.
  • P265: Ne tuŝu la okulojn.
  • P264+265: Post manipulado lavu bone la manojn. Ne tuŝu la okulojn.
  • P271: Uzu nur en malfermaj lokoj aŭ tre ventolitaj areoj.
  • P272: Poluitaj laborvestoj ne devas resti for de la laborloko.
  • P273: Evitu eligon en la vivmedio.
  • P280: Uzu protektajn gantojn/protektan vestaĵon/okulprotektilon/vizaĝo-protektilon.
  • P281: Necesa uzo de individua protekta ekipaĵaro
  • P282: Uzu malvarmajn protekto-gantojn/vizaĝo-protektilon/okulprotektadon.
  • P283: Uzu fajron/flamo- rezistan/malakceligan vestaĵon.
  • P284: En kazo de nesufiĉa ventolado, uzu spirprotektilon.
  • P231+232: Manipulu sub inerta gaso. Konservu for de humideco
  • P235+410: Konservu en freŝa loko. Tenu for de sunbrilo.

Deklaroj pri antaŭzorgoj kaj respondoj redakti

  • P301: EN KAZO DE INGESTADO:
  • P302: EN KAZO DE HAŬTOKONTAKTO:
  • P303: EN KAZO DE HAŬTO- (aŭ HARAR-) KONTAKO:
  • P304: EN KAZO DE INHALADO:
  • P305: EN KAZO DE OKULKONTAKTO:
  • P306: EN KAZO DE VESTOKONTAKTO:
  • P308: EN KAZO DE EKSPOZICIO aŭ EBLA EKSPOZICIO:
  • P310: Tuj alkuri al Centro pri veneno-kontrolo/doktoro/…
  • P311: Vizitu Centron pri veneno-kontrolo/doktoron/…
  • P312: Iru al Centro pri veneno-kontrolo/doktoro/…/Se vi sentas vin malbonfarta.
  • P313: Havigu al vi medicinan orientiĝon/prizorgon.
  • P314: Havigu al vi medicinan orientiĝon/prizorgon se vi sentas vin malbonfarta.
  • P315: Tuj havigu al vi medicinan orientiĝon/prizorgon.
  • P316: Ricevu tuj kritan medicinan helpon.
  • P317: Ricevu kritan medicinan helpon.
  • P318: Dum eksponado aŭ manipulado, ricevu medicinan traktadon.
  • P319: Ricevu kuracistan servon se vi fartas malbone.
  • P320: Specifa traktado estas urĝa (see … on this label).
  • P321: Specifa traktado (vidu … sur ĉi-etikedo).
  • P330: Tralavi buŝon.
  • P331: Ne PROVOKU vomadon.
  • P332: En kazo de haŭto-irito:
  • P332+317: Se okazas haŭtiriton. Serĉu kuracistan helpon.
  • P333: En kazo de haŭto-irito aŭ haŭto-erupcio:
  • P334: Enmergu en malvarma akvo/envolvu en humidaj bandaĝoj.
  • P335: Forbrosu liberajn partiklojn for de la haŭto.
  • P336: Degelu frostigitajn partojn kun malvarmeta akvo. Ne frotu koncernajn areojn.
  • P337: Se la okulirito persiste daŭras:
  • P337+317: Se okuliriton persistas. Serĉu kuracistan helpon.*P270: Ne manĝu, trinku aŭ fumu dum uzado de ĉi-produkto.
  • P338: Forigi kontakto-lensojn kiam necesa. Pluigi tralavadon.
  • P340: Formovi la viktimon al malferma areo tiel ke spirado estu favora.
  • P342: En kazo de spiraj perturboj:
  • P351: Plej zorge tralavu kun akvo dum longaj minutoj.
  • P352: Abunde lavu kun akvo/…
  • P353: Tralavu la haŭton kun akvo/sub duŝo.
  • P360: Tuj tralavu poluita vestaĵo kaj haŭto kun multe da akvo antaŭ ol demetaĵo de la vestaĵoj.
  • P361: Tuj demetu ĉiun poluitan vestaĵon.
  • P362: Demetu poluitan vestaĵon.
  • P363: Lavu poluitan vestaĵon antaŭ ol uzi.
  • P364: kaj lavu ĝin antaŭ ol uzi.
  • P370: En kazo de fajro:
  • P371: En kazo de serioza fajro kaj en granda dimensio:
  • P372: Eksploda risko en kazo de fajro.
  • P373: NE estingu fajron kiam fajro okazas apud eksplodaĵoj.
  • P374: Estingu fajron kun sufiĉa antaŭzorgo sub sekura distanco.
  • P375: Estingu fajron je distanco pro eksplodo-risko.
  • P376: Haltigu likon kiam estas sekura fari tion.
  • P377: Gasfajra likado – ne estingu ĝis kiam liko sekure haltu.
  • P378: Uzu … por estingi.
  • P380: Evakui areon.
  • P381: Elimini ĉian sparkigajn fontojn kiam estas sekure fari tion.
  • P390: Absorbu elverŝon por malhelpi materialan damaĝon.
  • P391: Rikoltu disan materialon.
  • P301+310: En kazo de englutado: Tuj iru al Centro pri veneno-kontrolo/doktoro/…
  • P301+312: En kazo de englutado: Telefonu al Centro pri veneno-kontrolo/doktoro/…/se vi estas malbonfarta.
  • P301+316: En kazo de ingestado: Ricevu tuj medicinan atenton.
  • P301+330+331: En kazo de englutado: Tralavu la buŝon. Ne provoku vomadon.
  • P301+330+331+310: Ingestado: Tralavu la buŝon. Ne provoku vomadon. Telefonvoku al Centro pri veneno-kontrolo aŭ doktoro
  • P302+334: En kazo de haŭtokontakto: Abunde lavu en freŝa akvo/ĉirkaŭmetu humidajn bandaĝojn.
  • P302+352: En kazo de haŭtokontakto: Abunde lavu kun multe da akvo/…
  • P302+361+354: SE LA MALPURECO OKAZAS SUR HAŬTO: Demetu tuj ĉiujn poluitajn vestaĵojn. Tuj lavu kun akvo dum kelkaj minutoj.
  • P303+361+353: En kazo de haŭto- (aŭ harar-) kontakto: Tuj demetu ĉian poluitan vestaĵon. Tralavu la haŭton kun akvo/en la duŝo.
  • P304+312: EN KAZO DE INHALADO: Telefonu al Centro pri veneno-kontrolo aŭ doktoro/kuracisto se vi fartas malbone.
  • P304+340: EN KAZO DE INHALADO: Translokigu la viktimon en la freŝan areon kaj kontrolu ke ĝi spiru bone.
  • P304+341: Se spirado estas malfacila, translokigi la viktimon en malferman areon, konservante ĝin en ripozo kiu permesas spiradon
  • P305+351+338: EN KAZO DE KONTAKTO KUN LA OKULOJ: Zorge tralavu kun akvo dum pluraj minutoj. Forigu kontaktlensojn se ĉeestas kaj estas facile fari. Daŭrigu lavadon.
  • P305+354+338: SE LA MALPURECO OKAZAS SUR OKULOJ: Tuj lavu kun akvo dum kelkaj minutoj. Forigu kontaktlensojn se ĉeestas kaj estas facile fari. Daŭrigu lavadon.
  • P306+360: EN KAZO DE KONTAKTO KUN LA VESTAĴOJ: Tuj tralavu poluitan vestaĵon kaj haŭton per multe da akvo antaŭ ol demeti la vestaĵon.
  • P307+310: En kazo de ekspozicio, kontaktu Centron de veneno-kontrolo aŭ kuraciston.
  • P308+310: En kazo de ekspozicio aŭ kontaĝo: Tuj serĉu Centron pri veneno-kontrolo, kuraciston aŭ ... (La enigaĵo lasata de la leĝofaranto devas suplementiĝi de la fabrikanto)
  • P308+311: En kazo de ekspozicio aŭ simila situacio: Telefonvoku al Centro de veneno-kontrolo/doktoro/…
  • P308+313: En kazo de ekspozicio: Telefonvoku al Centro de veneno-kontrolo aŭ doktoro/kuracisto.
  • P309+311: En kazo de ekspozicio aŭ malbonfarto, kontaktu Centron de veneno-kontrolo aŭ kuraciston
  • P332+313: En kazo de haŭtoirito: Ricevu medicinan diagnozon/prizorgon.
  • P333+313: En kazo de haŭta irito aŭ erupcio: Ricevu medicinan diagnozon/prizorgon.
  • P335+334: Forbrosu liberajn partiklojn for de la haŭto. Enmergu en freŝa akvo/ĉirkaŭmetu humidajn bandaĝojn.
  • P337+313: Se okulirito persistas, ricevu medicinan diagnozon/prizorgon.
  • P342+311: En kazo de nesufiĉa spirsimptomo: Telefonvoku al Centro de veneno-kontrolo/doktoro/…
  • P342+316: Se vi spertas spirajn simptomojn: Ricevu emerĝan medicinan helpon tuj.
  • P361+364: Tuj demetu ĉiun poluitan vestaĵon kaj lavu ĝin antaŭ ol reuzi.
  • P362+364: Demetu ĉiun poluitan vestaĵon kaj lavu ĝin antaŭ ol reuzi.
  • P370+376: En kazo de fajro: Haltigu likon kiam estas sekura fari tion.
  • P370+378: En kazo de fajro: Uzu … por estingi.
  • P370+380: En kazo de fajro: Evakui la areon.
  • P370+380+375: En kazo de fajro: Evakui la areon. Estingu fajron el sekura distanco pro eksplodo-risko.
  • P371+380+375: En kazo de serioza fajro kaj en granda kvanto: Evakuu la areon. Estingu fajron el sekura distanco pro eksplodo-risko.

Antaŭzorgaj deklaroj pri enstorigo redakti

  • P401: Konservu …
  • P402: Konservu en seka loko.
  • P403: Konservu en bonventolita loko.
  • P404: Konservu en fermita ujo.
  • P405: Enmagazenigu en fermita ejo.
  • P406: Enmagazenigu en korodo-rezista/… ujo provizita per sufiĉe rezista interna muro.
  • P407: Tenu aerbreĉon inter la stakoj/paledoj.
  • P410: Konservu for de la sunradioj.
  • P411: Enmagazenigu sub temperaturoj ne supera ol … /… .
  • P412: Ne ekspoziciu al temperaturoj pli altaj ol 50 /122 .
  • P413: Enmagazenigu granddimensian materialon kun pezo supera al … kg/… pundoj sub temperaturo ne supera ol … /… .
  • P420: Konservu for de aliaj materialoj.
  • P422: Konservu la materialon sub …
  • P402+404: Konservu en malhumida loko. Konservu en fermita ujo.
  • P403+233: Konservu en bonventolita loko. Enmagazenigu ujon tre sigele fermita.
  • P403+235: Konservu en bonventolita loko. Konservu en freŝa loko.
  • P410+403: Konservu for de sunradioj. Konservu en bonventolita loko.
  • P410+412: Konservu for de sunradioj. Ne ekspoziciu al temperaturoj superaj ol 50 /122 .
  • P411+235: Enmagazenigu sub temperaturoj ne superaj ol … /… . Konservu en freŝa loko.
  • P501: Forigo de enhavo/ujo al ...