Kodo
- Ĉi tiu artikolo temas pri prezento de datumoj. Pri la signifo «leĝaro», «kodekso» vidu la artikolon Jura kodo. KD ("KoDo") estas ankaŭ mallongigo por kompakta disko.
Laŭ la 9ª Oficiala Aldono kodo estas «sistemo de signoj aŭ signaloj por prezenti mesaĝojn aŭ ordonojn: internacia marista signalkodo; Morsa kodo; sepbita kodo; gena kodo; ĉifro estas sekreta kodo».
Inter aliaj, kodoj estas uzataj por prezenti signojn per entjeroj. Ĉi tiaj signokodoj estas:
- ASCII
- ISO-8859 (aro de kodoj; inter aliaj, ISO 8859-3 diponigas la literojn de Esperanto)
- KOI (KOI-7, KOI-8, KOI8-R, KOI8-U, …)
- Serio "CP" de kodoj (CP437, CP855, CP866, CP1250, CP1251, CP1252, ...)
- Unikodo (kaj ties kodoprezentoj: UTF-7, UTF-8, UTF-16, UTF-32)
- morsa kodo
- Baudot-kodo