ISO 8859

(Alidirektita el ISO-8859)

La normaro ISO 8859 (precize: ISO/IEC 8859) de la Internacia Normiga Organizo difinas diversajn ok-bitajn signarojn por la informacia tekniko. Aktuale ekzistas 15 akceptitaj sub-normoj kaj unu rifuzita propono.

ISO 8859
IEC standard • normo de ISO vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Askio
Sekvanto Universala Skribsignaro
Partoprenanta ISO 8859-1 • ISO/IEC 8859-2 • ISO 8859-3 • ISO/IEC 8859-4 • ISO 8859-5 • ISO/IEC 8859-6 • ISO/IEC 8859-7 • ISO/IEC 8859-8 • ISO/IEC 8859-9 • ISO/IEC 8859-10 • ISO/IEC 8859-11 • ISO/IEC 8859-13 • ISO/IEC 8859-14 • ISO/IEC 8859-15 • ISO/IEC 8859-16 vd
vdr

Parencas al ĝi la respondaj normoj ISO-8859 (kun ligo-streko). La du diferencas per tio, ke ISO-8859 difinas kelkajn aldonajn reg-signojn en pozicioj, kiuj liberas en ISO 8859.

Signaroj redakti

ISO 8859-1 Latina 1 okcidenta Eŭropo
ISO 8859-2 Latina 2 orienta Eŭropo
ISO 8859-3 Latina 3 suda Eŭropo (inkluzivas Esperanton)
ISO 8859-4 Latina 4 baltaj lingvoj
ISO 8859-5 Cirila
ISO 8859-6 Araba
ISO 8859-7 Greka
ISO 8859-8 Hebrea
ISO 8859-9 Latina 5 Turka
ISO 8859-10 Latina 6 Nordiaj
ISO 8859-11 Taja
ISO 8859-12 ne normigita
ISO 8859-13 Latina 7 Baltaj
ISO 8859-14 Latina 8 Keltaj
ISO 8859-15 Latina 9 okcidenta Eŭropo
ISO 8859-16 Latina 10 suda Eŭropo

Ĝenerala strukturo redakti

  • Ĉiuj subnormoj en la unuaj 128 pozicioj (0–127) identas inter si kaj al Askio.
  • La bloko 0x00–0x1F (0–31) kaj pozicio 0x7f (127) enhavas nepreseblajn rego-signojn.
  • La bloko 0x20–0x7E (32–126) enhavas la preseblajn signojn de Askio (literoj, ciferoj, interpunkcioj, specialaj simboloj).
  • La bloko 0x80–0x9F (128–159) estas rezervita por rego-signoj kaj ne estas uzata.
  • En la lasta bloko 0xA0–0xFF (160–255) estas la specifaj signoj de la subnormoj.

Eksteraj ligiloj redakti