Listo de stamp-kodoj de la metroo de Parizo
La Listo de stamp-kodoj de la metroo de Parizo estas prezentita en la sekvaj sekcioj. Tiuj kodoj estas skribitaj sur la bileton kiam la vojaĝanto stampas ĝin.
Stampado de biletoj
redaktiLa turn-enirejoj stampas la biletojn ŝanĝante la entenon de la magneta trako kaj skribante diversajn informojn sur la bileton.
Modernaj turn-enirejoj indikas tiujn informojn per tuj komprenebla maniero, sed tradiciaj turn-enirejoj uzas tre simplan kodadon.
Supre, estas skribitaj tempaj indikoj: de dekstre maldekstren, numero de la semajno en la jaro (01 ĝis 52 aŭ 53), tago de la semajno (tag-litero L M m J V S D sekvata de cifero 1 por mateno aŭ 2 por posttagmezo), kaj horo de stampado (1 ĝis 12), per malgrandaj karaktroj kaj turnita per 90°. Tiel, bileto « 5L250 » estis stampita lundon de la 50-a semajno, je la 5 h posttagmeze.
Malsupre, estas skribitaj geografiaj indikoj: kodo de la stacio (kvar ciferoj), kaj litero identiganta la turn-enirejon en la stacio[1].
Kodoj de stacioj
redaktiKodoj de stacioj konsistas el 4 ciferoj[2]. La du unuaj ciferoj indikas geografian sektoron de Parizo (de 01 ĝis 31) kaj la du ceteraj indikas la stacion en tiu sektoro (de 01 ĝis 15). Mapo de sektoroj estas prezentita[3] en la dua ekstera ligilo.
Alfabetaj kodoj de stacioj
redaktiEkde 1998, al novaj stacioj estas atribuita alfabeta kodo[2] anstataŭ numera kodo.
- ANTON: Antony (Orlyval)
- LAZ: Saint-Lazare (L. 14)
- NOR: Gare du Nord (bilet-aŭtomatoj RATP kaj aliro tra La Chapelle). Tiu kodo anstataŭas PNORD ekde 1993
- MAD: Madeleine (L. 14)
- BCY: Bercy (L. 14)
- EMI: Cour Saint-Émilion (L. 14)
- INVxx: Invalides linio C interkonekto metroo-RER
- BIB: Bibliothèque François Mitterrand (L. 14)
- OLY: Olympiades (L. 14)
- FUNH: Funiculaire de Montmartre, supra stacio
- FUNB: Funiculaire de Montmartre, malsupra stacio
- ORV: Orly Aérogare (Orlyval)
- ORLYW: Orly-Ouest (Orlyval)
- ORLYS: Orly-Sud (Orlyval, SNCF)
- ORL: Orly Aérogare (Orlybus)
- CRI: Centro de kolekto de fiksaj monkompensoj de la RATP (Crillon): kodo uzita sur biletoj-monpunoj de eliro de Marne-la-Vallée - Chessy kaj por "specimenaj" biletoj reproduktitaj sur medioj de komunikado.
- ORLYA: Orly Aéroport (OrlyRail)
- ORLYO: Orly Ouest (SNCF)
- AGN: Les Agnettes (L. 13)
- COU: Les Courtilles (L. 13)
- PTL: Pointe du Lac (L. 8)
- FPO: Front Populaire (L. 12)
Referencoj
redakti- ↑ Les codes d'oblitération: comment ça marche ?. aurelienb.pagesperso-orange.fr. Alirita 4 junio 2014..
- ↑ 2,0 2,1 Les codes d'oblitération du métro. aurelienb.pagesperso-orange.fr. Alirita 4 junio 2014..
- ↑ Secteurs des stations. Alirita 4 junio 2014..
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Aurélien Baro, « Stamp-kodoj de la metroo »
- « Sektoroj de stacioj », en Symbioz.net
- Grand Paris Express - Noms et codes des gares (france)
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liste des codes d'oblitération du métro de Paris en la franca Vikipedio.