Bréguet - Sabin (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Bréguet - Sabin [bʁeɡɛ sabɛ̃] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 5, en la 11-a arondismento de Parizo.

Bréguet - Sabin
Kajoj de la stacio, direkte al Place d'Italie
Kajoj de la stacio, direkte al Place d'Italie
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 11-a
Geografia situo 48° 51′ 22″ N, 2° 22′ 12″ O (mapo)48.8561334463692.3700937628746Koordinatoj: 48° 51′ 22″ N, 2° 22′ 12″ O (mapo)
Bréguet - Sabin (Parizo)
Bréguet - Sabin (Parizo)
DEC
Bréguet - Sabin
Bréguet - Sabin
Bréguet - Sabin
Situo sur mapo de Parizo
Map
Bréguet - Sabin
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 490 160 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 31-a de decembro 1906
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 1214
Metro-linio M05
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita en 1906.

Ĝi omaĝas al familio Breguet, kies horloĝisto de svisa deveno Abraham Louis Breguet (1747-1823), estis la inventisto de poŝhorloĝoj kun aŭtomata streĉilo por astronomio. Lia nepo Louis Breguet (1804 -1883) inventis elektrajn kaj radio-telegrafajn aparatojn kaj kunlaboris kun Chappe. Pli poste, lia pranepo Antoine Breguet (1851-1882) reguligis elektran anemometron. Liaj filoj, pioniroj de aviado, Jacques kaj la fama Louis Charles Breguet (1880-1955) estis la konstruintoj de aviadilo pilotita de Costes kaj Bellonte, kiu traflugis Atlantikon de oriento al okcidento en 1930.

La nomo de la stacio ankaŭ omaĝas al Angelesme de Saint-Sabin kiu estis skabeno de Parizo en 1777.

Interkonektoj redakti

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti