Richard-Lenoir (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Richard-Lenoir [ʁiʃaʁ lənwaʁ] estas stacio sur linio 5 de la Metroo de Parizo, situanta en la 11-a arondismento de Parizo.

Richard-Lenoir
Stacio Richard-Lenoir sur linio 5
Stacio Richard-Lenoir sur linio 5
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 11-a
Geografia situo 48° 51′ 35″ N, 2° 22′ 19″ O (mapo)48.8597722.371843Koordinatoj: 48° 51′ 35″ N, 2° 22′ 19″ O (mapo)
Richard-Lenoir (Parizo)
Richard-Lenoir (Parizo)
DEC
Richard-Lenoir
Richard-Lenoir
Richard-Lenoir
Situo sur mapo de Parizo
Map
Richard-Lenoir
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 544 636 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 17-a de decembro 1906
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 0814
Metro-linio M05
vdr

Stacio redakti

Ĝi estis malfermita la 17-an de decembro 1906 okaze de la plilongigo de linio 5 de Mazas (hodiaŭ Quai de la Rapée) ĝis Lancry (hodiaŭ Jacques Bonsergent). Ĝi situas sub Bulvardo Richard-Lenoir, sude de kruciĝejo kun Strato Pelée.

Bulvardo Richard-Lenoir omaĝas al franca manufakturisto François Richard kiu estis asociita kun Joseph Lenoir-Dufresne. Post la morto de sia asociito, li parte adoptis lian nomon memore al la firmao kiun ili kune mastrumis kaj tiam nomiĝis « François Richard-Lenoir ».

Alirejoj redakti

La stacio disponas pri du alirejoj:

  • Fronte al Strato Gaby-Sylvia
  • Okcidenta flanko de inter-ŝoseo, fronte al n-ro 65 Bulvardo Richard-Lenoir

Interkonektoj redakti

La stacio havas neniun interkonekton kun busoj de RATP.

Vidu ankaŭ redakti