Grand Est (Alzaco-Ĉampanjo-Ardenoj-Loreno) (france, en Esperanto Granda Oriento) estas regiono de Francio. Ĝi estis kreita de teritoria reformo de Francaj Regionoj en 2014 per kunigo de Alzaco, Ĉampanjo-Ardenoj kaj Loreno. La nova regiono validis ekde la 1-a de januaro 2016.[1]

Grand Est
(Granda Oriento)
Alzaco-Ĉampanjo-Ardenoj-Loreno
regiono
Deveno de nomo: "Granda Oriento"
Ŝtato Francio Francio
Departementoj Ardennes (08), Aube (10), Marne (51), Haute-Marne (52), Meurthe-et-Moselle (54), Meuse (55), Moselle (57), Bas-Rhin (67), Haut-Rhin (68), Vosges (88)
Gravaj urboj Charleville-Mézières, Troyes, Châlons-en-Champagne, Chaumont, Nancy, Bar-le-Duc, Metz, Strasbourg, Colmar, Épinal
Prefektejo Strasbourg
Areo 57 433 km² (5 743 300 ha)
Loĝantaro 5 552 388 (2013)
Denseco 96,68 loĝ./km²
prefektino Josiane Chevalier
 - prezidanto Jean Rottner
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Grand Est (regiono)
Grand Est (regiono)
Grand Est (regiono)
Vikimedia Komunejo: Grand Est
Retpaĝo: www.grandest.fr

Multaj homoj el Alzaco ne akceptis tiun novan regionon. Multaj protestoj okazis (kaj okazas ankoraŭ) kontraŭ la regiono Grand Est tra la tuta historia regiono Alzaco[2].

Administra organizo redakti

Aglomeraĵo Mulhaŭzo-Alzaco - france Mulhouse Alsace Agglomération (M2A) - estas la ĉefa interkomunuma strukturo de la regiono ĉirkaŭ la urbo Mulhaŭzo de Francio, en la departemento Haut-Rhin (Supra Alzaco), kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti