Haut-Rhin
Haut-Rhin [oʁɛ̃] estas unu el la departementoj de la franca regiono Grand Est. Ĝi etendiĝas sur 3 525,17 km2 kaj havas 758 723 loĝantojn. La ĉefurbo estas Colmar. Ĝia nomo signifas “alta Rejno”. La administra unuo kovras la sudan parton de la kultura regiono Alzaco, kies historia nomo estis Supra Alzaco. La adjektivo kontrastigas ĝin de la norda parto de Alzaco, kiu historie nomiĝis Suba Alzaco kaj en 1790 ricevis la departementan nomon Bas-Rhin, "malalta Rejno".
Haut-Rhin | |
---|---|
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Grand Est |
Numero | 68 |
Prefektejo | Colmar |
Subprefektejoj | Altkirch Guebwiller Mulhouse Ribeauvillé Thann |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Éric Straumann |
Prefekto | Pascal Lelarge |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 758 723 (2013) |
Loĝdenso | 215,2 loĝ./km2 |
Areo | 3 525,17 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 26 |
Komunumoj | 366 |
La departemento tute enhavas 366 komunumojn.
La Eŭropa kolektivumo de Alzaco (france Collectivité européenne d'Alsace, alzace D'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàssest) estas teritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2021. Ĝi rezultas el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kaj Haut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato[1].
GeografioRedakti
Haut-Rhin havas landlimojn kun la departementoj Bas-Rhin, Vosges kaj Territoire-de-Belfort, sed ankaŭ kun Germanio kaj Svislando.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Loi du 2 août 2019 relative aux compétences de la Collectivité européenne d’Alsace en retejo vie-publique.fr (alirdato 19 majo 2020).