La nomo Alta Rejno - germane kaj alemane Hochrhein - signas parton de la rivero Rejno inter la elfluo el la Bodenlago kaj la urbo Bazelo, kaj la apudan ambaŭbordan pejzaĝon (aparte tiun de la norda bordo). Kontraste al la antaŭa parto - la Alpa Rejno - kaj la posta parto - la Supra Rejno - kiuj ambaŭ fluas tendence norden, la rivero en tiu parto esence fluas okcidenten, kaj survoje falas de 395 metroj ĝis nur 252 metroj super la marnivelo: aparte imprese montras tiun subiĝon la Rejn-Akvofalo apud Ŝafhaŭzo.

la Alta Rejno inter Stein kaj Bazelo
la Rejn-Akvofalo apud Ŝafhaŭzo

Plejparte (do escepte de iuj malgrandaj enklavoj respektive eksklavoj, laŭ starpunkto) la norda bordo de tiu riveroparto apartenas al Germanio, pli ekzakte ties federacia lando Baden-Virtembergo, kaj la suda parto al Svislando, pli ekzakte (de oriento al okcidento) al ties kantonoj Ŝafhaŭzo, Turgovio, Zuriko, Argovio, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba.

Pli grandaj urboj ĉe la regiono Alta Rejno estas Stein ĉe Rejno, Ŝafhaŭzo, Waldshut-Tiengen, Laufenburg, Bad Säckingen, Rheinfelden kaj Bazelo.

Pli grandaj alfluoj de tiu parto de la Rejno estas la riveroj Turo, Töss, Glatt, Wutach kaj Aro.

Al la nomo de la riveroparto en Baden-Virtembergo ankaŭ alludas la nomo de la regiono Alta Rejno-Bodenlago.

la Alta Rejno ĉe Rejnaŭo ZH

Atentu ne konfuzi la esprimon "Alta Rejno" kun la franca departemento Haut-Rhin, kiu situas pli norde borde de la Supra Rejno.

Eksteraj ligiloj redakti