Bas-Rhin
Bas-Rhin (franca elparolo: [baʁɛ̃], laŭvorte “Malalta Rejno”) estas unu el la departementoj de la franca regiono Grand Est. Ĝi etendiĝas sur 4 755 km2 kaj havis 1 104 667 loĝantojn en la jaro 2012[1]. Ĝia ĉefurbo estas Strasburgo kaj ĝi najbaras kun Haut-Rhin, Vosges, Meurthe-et-Moselle, Moselle kaj Germanio.
Bas-Rhin | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Grand Est |
Numero | 67 |
Prefektejo | Strasburgo |
Subprefektejoj | Haguenau Molsheim Saverne Sélestat Wissembourg |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Frédéric Bierry |
Prefekto | Stéphane Fratacci |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 104 667 (2012) |
Loĝdenso | 232,3 loĝ./km2 |
Areo | 4 755 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 5 |
Kantonoj | 23 |
Komunumaroj | 47 |
Komunumoj | 518 |
La departemento enhavas 518 komunumojn.
La monto Rehberg en Rejnlando-Palatinato estas kun alteco de 576,8 m post la monto Grand Wintersberg (ĉ. alteco 581 m) en la franca departemento Bas-Rhin la dua plej alta monto de Vasgovio. La monto estas parto de la biosfera rezervejo Pfälzerwald-Vosges du Nord.
La Eŭropa kolektivumo de Alzaco (france Collectivité européenne d'Alsace, alzace D'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàssest) estas teritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2021. Ĝi rezultas el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kaj Haut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato[2].
Notoj kaj fontojRedakti
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département du Bas-Rhin (67) (france). Alirita 25-an de aprilo 2014.
- ↑ Loi du 2 août 2019 relative aux compétences de la Collectivité européenne d’Alsace en retejo vie-publique.fr (alirdato 19 majo 2020).