Granda Wintersberg

Granda Wintersberg (germane Großer Wintersberg, france Grand Wintersberg) estas kun la alteco de 581 m super marnivelo la plej alta monto de la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordaj Vogezoj en la historia regiono Alzaco de okcidenta Francio.

Granda Wintersberg
monto
Alteco 581 m
Situo Alzaco, Francujo
Montaro Vogezoj
Geografia situo 48° 59′ N, 7° 37′ O (mapo)48.9786111111117.6147222222222Koordinatoj: 48° 59′ N, 7° 37′ O (mapo) f4
Granda Wintersberg (Bas-Rhin)
Granda Wintersberg (Bas-Rhin)
DEC
Granda Wintersberg
Granda Wintersberg
Situo de Granda Wintersberg
Map
Granda Wintersberg
vdr

La „granda vintra monto“ situas ĉ. kvar kilometrojn nordokcidente de Niederbronn-les-Bains. La monta masivo estas ĉirkaŭata de la valoj de la riveretoj Falkensteinerbach kaj Schwarzbachs. Sur la pinto, kiu estas el bunta sabloŝtono, staras 25 m alta elrigardoturo, de kie oni havas belegan panoraman elrigardon trans la nordaj Vogezoj, Palatinata Arbaro kaj la malaltebenaĵo de Supra Rejno ĝis Nigra Arbaro. Dum klara vetero videblas la svisaj montpintoj Mönch kaj Altels.

En la 514 m alta montselo inter la granda kaj la malgranda Wintersberg (Col de la Liese) troviĝas Liese, gaŭlromia, sfinksosimila sabloŝtona reliefo. Ankaŭ keltaj restaĵoj troviĝas sur la südorienta monto Ziegenberg.

panorama elrigardo de la turo

Eksteraj ligiloj redakti