Nigra Arbaro

montoplena regiono en sudokcidenta Germanio

La Nigra ArbaroŜvarcvaldo[1] (germane Schwarzwald) estas la plej granda (laŭ areo) kohera mezalta montaro en sudokcidenta Germanio, en la federacia ŝtato Baden-Virtembergo (Baden-Württemberg). En ĝi fontas riveroj Danubo kaj Neckar.

Nigra Arbaro
mezalta montaroarbaro [+]

SituoBaden-Virtembergo
- alteco1 493 m ü. NHN [+]
- koordinatoj48° 0′ 0″ N, 8° 15′ 0″ O (mapo)488.25Koordinatoj: 48° 0′ 0″ N, 8° 15′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoFeldberg
- alteco1 493 m ü. NHN
Areo6 009,2 km² (600 920 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Nigra Arbaro (Badenio-Virtembergo)
Nigra Arbaro (Badenio-Virtembergo)
DEC

Nigra Arbaro (Tero)
Nigra Arbaro (Tero)
Mapo de Germanio kun Nigra Arbaro
Map
Nigra Arbaro
Vikimedia Komunejo:  Black Forest [+]
vdr
Tipa pejzaĝo de la Nigra Arbaro.

Koordinatoj: 48° 00′ N 8° 15′ O / 48.000 °N, 8.250 °O / 48.000; 8.250 (mapo)

La Nigra Arbaro havas areon de ĉirkaŭ 6 000 km², ĝi longas 160 km, larĝas 15–60 km kaj atingas la maksimuman altecon de 1 493 m (Feldberg) dum norde havas la averaĝan alton de 600 m. Ĝia nomo aludas la arbarabundon de la montaro. En ĝia suda parto estis establita naturparko kun areo de 330 000 hektaroj, la plej granda en Germanio.

Ĝi leviĝas krute el la ebenaĵo de la Supera Rejno kontraŭ la franca montaro Vogezoj en okcidento. Oriente la montaro malrapida malalitiĝas ĝis la montaro Ĵuraso. Sude la Alta Rejno inter Bazelo kaj Ŝafhaŭzo estas la limo, norde la plate kavaĵo de Kraichgau.

La montaro konstruiĝas el magmaj rokoj, granito, norde el sabloŝtono. La Nigran arbaron dividas la profunda Kinzig-valo. La plej altaj montoj de la Nigra Arbaro estas: Feldberg (1 493 m), Herzogenhorn (1 415 m), Belchen (1 414 m) kaj Schauinsland (1 298 m).

La Nigra Arbaro allogas multajn turistojn, ĝi estas konata pro horloĝofarado (kukolhorloĝoj), la grandaj farmdomoj kovritaj per groptegmentoj, folkloraj kostumoj kun bulĉapelo kaj Nigrarbara kuko (kremtorto kun ĉerizoj kaj ĉeriza brando).

Referencoj redakti

  1. laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 1075, tiuforme uzata jam de L. L. Zamenhof