Groptegmento estas tegmento, kiu havas klinon ĉe ĉiuj kvar flankoj de ort-angula domo, kontraste al du-klina tegmento, ĉe kiu la gablaj flankoj estas vertikalaj.

Modelo de groptegmento

Se parto de la gablaj flankoj estas vertikala, temas pri duon-gropa tegmento. La gablo de tia domo estas ne triangula, sed trapeza. Jen bildo de duon-gropa tegmento:

Modelo de duon-gropa tegmento

Groptegmento posedas firston. Se la kvar flankoj de tegmento kuniĝas en unu punkto kaj ne ekzistas firsto, temas pri piramida tegmento.