Gablo estas la supra triangula parto de muro, sur kiu sin apogas la firstotrabo. Ĝiaj flankoj sekvas la deklivon de la tegmento.

tipa insule frisa domo de la insulo Amrum en norda Germanio, kiu havas grandan gablon super la enireja pordo
Ligna domo kun gablo en Amsterdamo (Begijnhof 34)

Laŭ Francisko Azorín gablo estas Akrepinta kronaĵo de muro kaŝanta duflankan tegmenton. Ornamo similforma.[1] Li indikas etimologion el latina gabulum el gabula, gabel (forko),[2] kaj li aldonas terminon gableto, por Ornamaĵo kiu kronas aperturon aŭ pilastron, tre uzata en la gotika stilo.[3]

Do, speciala speco de gablo troveblas en la gotika arkitekturo. Temas pri gablo kiu ne subtenas tegmenton, sed estas nura triangula ornama muro, kiu enkadrigas kaj kronas pordonfenestron. Ĝi estas ofte trarompita de bele formitaj truaĵoj.

Komparu kun redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 80.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.