Ŝtupogabloŝtupargablo estas ŝtupece aranĝita gabloformo. La timpano superstaras la tegolotegaĵon kaj kovras ĝin. Tiu ĉi gabloformo atingis sian ĉefan disvastiĝon ĉefe je reprezentaj domoj en Kolonjo (ekde la 13-a jarcento en Rejnlando) kaj en la regionoj de brikogotiko de la 14-a ĝis 17-a jarcentoj, jen precipe en la regionoj ĉe la Norda resp. Balta Maroj same kiel en la epoko de la tiel nomata brikorenesanco.

Brika ŝtupogablo kun ornamarkoj ĉe la historia urbodomo de Rostock, fotita en 1953
Steintor en Anklam

Ŝtupogabloj troviĝas ankaŭ en la profana arĥitekturo de la malfrua mezepoko. Oni ornamis la ŝtupojn foje per ornamarkoj, frisoj, ornamriparomurdentoj.

La renesanca arĥitekturo pluevoluigis la ŝtupogablon je uzado de helikoformaj ornamaĵoj (helikoj) kaj aliaj siatempaj ornamelementoj.

Ekzemploj redakti

Literaturo redakti