Flensburg
Flensburg (Dana: Flensborg) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La 1-an de aprilo 2006 la komunumo havis 87065 loĝantojn.
Flensburg | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0461 | |||||
Poŝtkodo | 24901–24944 | |||||
Aŭtomobila kodo | FL | |||||
Oficiala Municipokodo | 01001000 | |||||
NUTS | DEF01 | |||||
Subdivido | 16 urbopartoj (Stadtteile) kun 52 statistikaj regionoj | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Simon Faber | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SSW | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 24937 Flensburg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 91113 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 54° 47′ N, 9° 26′ O (mapo)54.7819444444449.4366666666667Koordinatoj: 54° 47′ N, 9° 26′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 12 m | |||||
Areo | 56,38 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.flensburg.de | |||||
Industrio kaj instituciojRedakti
En la urbo produktatas alkoholaĵoj, paperaĵoj kaj nutraĵoj. Krome gravas la konstruado de ŝipoj kaj maŝinoj. Flensburg estas la sidejo de la germana Federacia oficejo de veturado ( Deutsches Kraftfahrt-Bundesamtes) - kie ankaŭ centre kolektatas kaj distribuatas la punpoentojn por ĉiuj germanaj aŭtistoj ofendintaj la regularon pri strata trafiko - kaj de Pegagogia altlernejo. Krome ekzistas fakaltlernejoj por marmaŝinistoj kaj maristoj.
VidindaĵojRedakti
Al la plej imponaj vidindaĵoj nombriĝas la gotikstila Preĝejo Sankta Mario (komenco de la konstruoj en 1284) el brikoj kun altaro el la malfrua renesanca kaj fenestroj riĉaj je figuroj. En la gotikstila Preĝejo Sankta Nikolao (14./15. jc.) troviĝas la plej granda renesanca orgeno de Norda Germanujo. El la malnova ĉirkaŭfortkaĵo konservitis ankoraŭ restoj, ekz. la dika Norder-pordego (1595). En la ŝipmuzeo oni povas admiri navigaciilojn kaj ŝipmodelojn.
HistorioRedakti
Flensburg estis fondita en la 12-a jc kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1284. En la kuro de historio la urbo fariĝis celo de pluraj danaj kaj svedaj invadoj kaj konkeroj. Aparteninte ĝis la 1435-a jaro al Holstinio, ĝi submetitis en 1460 rekte al Kopenhago. En 1848 ĝi fariĝis ĉefurbo de la dane administrata Slesvigio. En 1867 la urbo ekapartenis al Prusio. En referendumo post la Unua mondmilito la loĝantaro voĉdonis favore al plua aparteno al Germanujo. Dum la Dua mondmilito estis la urbo grava mararmea centro kaj sekve ĝi ofte estis bombardita fare de la Aliancanoj.
GefilojRedakti
- Christian Paulsen, dana juristo
La partner-urbojRedakti
- Słupsk en Pollando (eblas kontaktoj pere de Esperanto ĉar urbestro de Słupsk Robert Biedroń estas esperantisto).