Ŝlesvigo-Holstinio

federacia lando de Germanio

Ŝlesvigo-Holstinio (germane Schleswig-Holstein [ŝlesviĥ holŝtajn], dane Slesvig-Holsten, nordfrise Slaswik-Holstiinj, platgermane: Sleswig-Holsteen) estas la plej norda federacia lando de Germanio, ankaŭ nomata "lando inter la maroj - Norda Maro kaj Balta Maro". Ĝi havas areon de 15 731 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2021 ĝi havis 2 922 005 loĝantojn.

Ŝlesvigo-Holstinio
Schleswig-Holstein

flago blazono
Nacia devizo: ''„Up ewig ungedeelt“ (eterne nedividite)
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kiel
Oficiala(j) lingvo(j) germana
Uzata(j) lingvo(j) germana; platdiĉa, nordfrisa, dana
Plej ofta(j) religio(j) protestantismo
Areo 15,731 km²
Loĝantaro 2 922 005 (decembro 2021) (31-a de decembro 2022)
Landokodo DE-SH
Plej alta punkto Bungsberg
Politiko
Politika sistemo demokratia respubliko, federacia lando de Germanio
Ĉefministro Daniel Günther (CDU)
Sendependiĝo disde prusia provinco 23-a de aŭgusto 1946
Ekonomio
vdr

Ŝlesvigo-Holstinio limas norde al Danio, sude al Hamburgo kaj Malsupra Saksio, kaj sudoriente al Meklenburgo-Antaŭpomerio.

Ĉefurbo estas Kiel, aliaj urboj estas Flensburg, Husum, Lubeko, Geesthacht, Schleswig. Al Ŝlesvigo-Holstinio ankaŭ apartenas la insulo Helgoland.

Distriktoj (Kreise) Redakti

 
  1. Dithmarschen (HEI)
  2. Duklando Lauenburg (Herzogtum Lauenburg) (RZ)
  3. Norda Frislando (Nordfriesland) (NF)
  4. Orienta Holstinio (Ostholstein) (OH)
  5. Pinneberg (PI)
  6. Plön (PLÖ)
  7. Rendsburg-Eckernförde (RD)
  8. Schleswig-Flensburg (SL)
  9. Segeberg (SE)
  10. Steinburg (IZ)
  11. Stormarn (OD)

(en krampoj: la regionaj aŭtokodoj)

Eksterdistriktaj urboj Redakti

  1. Flensburg (FL)
  2. Kilo (KI)
  3. Lubeko (HL)
  4. Neumünster (NMS)

Eksteraj ligiloj Redakti