Distrikto Norda Frislando

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
Administra sidejo: Husum
Areo: 2046 km²
Loĝantoj: 169 043
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 81 po km²
Aŭtokodo: NF (Nordfriesland)
Oficiala kodo: 01054
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Norda Frislando - germane Kreis Nordfriesland, dane Nordfrisland, nordfrise Nordfriislon kaj Nuurdfriisklun - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Husum. La distrikto kovras areon de 2046 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 169 043 loĝantojn. Laŭ sia areo la distrikto post la distriktoj Rendsburg-Eckernförde kaj Schleswig-Flensburg estas la tria plej granda de la federacia lando. Krome ĝi estas la ĉefa loĝoregiono de la lingvaj malplimultoj de germaniaj danoj kaj nordfrisoj. Kvin lingvoj tradicie parolatas en la distrikta teritorio: la altgermana, platdiĉa, dana, sudjutlanda kaj frisa; krome en la urbo Friedrichstadt dum pasintaj jarcentoj tradicie parolatis la nederlanda lingvo, sed ĝi tie intertempe formortis. Tamen nenie en Germanio ekzistas pli da tradiciaj lokaj lingvoj ol en Norda Frislando (kvankam intertempe ĉie parolatas multaj lingvoj de enmigrintoj de la lastaj jardekoj, kaj kompreneble ĉie ankaŭ internaciaj lingvoj kiel Esperanto...). Norda Frislando havas sian nomon pro tio, ke dum la frua mezepoko preskaŭ la tuta bordo de la Norda Maro de norda Nederlando (Okcidenta Frislando) tra la nordo de la nuna federacia lando Malsupra Saksio (el kiu parto tenis la nomon Orienta Frislando) ĝis la okcidento de la nuna federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio (el kiu la plej norda parto konsistigas la nunan distrikton) estis loĝata de frisoj, kaj do la tuto nomiĝis Frislando, kaj la areo de la nuna distrikto evidente estis la plej norda parto de tiu areo. Al la historia regiono Norda Frislando ankoraŭ apartenas la insulo Helgolando en la Norda Maro kaj parto de sudokcidenta Danio norde de la nuna distrikto, inter la germania-dania limo kaj la dana urbo Tønder respektive Tondern.

La distrikto estas malcentra ene de Germanio, kaj ekzemple ne havas rektan konekton al aŭtoŝoseo. Ĝi profitas de turismo aparte sur la insulo Sylt kaj malpli grandkvante sur la aliaj nordfrisaj insuloj dum sunoplenaj someroj, sed havas mankon je laborpostenoj dum pluvaj someroj kaj la aliaj sezonoj. Dum la finaj jardekoj de la 20-a jarcento tial iuj junuloj foje mokis, ke la aŭtokodo NF estas mallongigo por "neniu futuro" (aŭ angle "no future"). Tamen kaj la kultura kaj la natura diverseco de la plurlingva teritorio estas granda kapitalo, kaj la vivantoj de la insuloj, haligoj kaj kontinentaj komunumoj en la distrikto emocie tre ligiĝas al sia regiono, kiu sendube jes ja havas estontecon. Dum pluraj jardekoj en la dua duono de la 20-a jarcento cetere ekzistis aktiva Esperanto-grupo en la turisma urbo Westerland sur la insulo Sylt, plej aktiva en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj dum 1981 la Germana Esperanto-Kongreso okazis tie.

Geografio redakti

La distrikto Norda Frislando situas en la pleja nordokcidento de Ŝlesvigo-Holstinio, norde limas al Danio kaj okcidente al la Norda Maro. Ene de Germanio, najbaras la distriktoj Schleswig-Flensburg oriente (la rivereto Treene estas la natura limo) kaj Dithmarschen sude (la rivereto Eider estas la natura limo). En sia okcidenta parto ekzistas pluraj insuloj en la Norda Maro, kiuj estas parto de la distrikto. La plej granda kaj plej norda el ili estas la insulo Sylt, kiu per fervoja digo estas ligita al la kontinento. La plej norda punkto de Sylt, kiu laŭ sia formo sur mapo nomiĝas "Ellenbogen", do "kubuto", estas la plej norda punkto de Germanio. La regiono estas tute ebena, sabla, kaj ĉe la marbordo kaj aparte sur la insuloj havas multajn imponajn sablodunojn: la plej altaj pontoj estas la "sablomonto" (Sandesberg) en la komunumo Ostenfeld (Husum) kun 54 metroj super marnivelo kaj la duno Uwe en Kampen sur la insulo Sylt kun 52,5 metroj super marnivelo.

 
Aluvia grundo en Eiderstedt

La distrikto konsistas el regionoj parte de aluvia grundo kaj parte de sabla grundo, kiu germane nomiĝas Geest. La zono de la Norda Maro inter la insuloj kaj la kontinento estas vadomaro kaj do dum alta tajdo estas maro, sed dum malalta tajdo videblas la ŝlima grundo kaj multaj margrundaj salakvaj riveretoj. Ene de la vadomaro situas la sablodunaj insuloj Sylt, Amrum kaj Föhr, la insulo Nordstrand kaj duoninsulo Nordstrand el aluvia grundo kaj pluraj haligoj, tio estas insuletoj, kiuj inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj etaj homaj loĝlokoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi. La duoninsulo Eiderstedt, same de diluvia grundo, konsistigas la sudon de la distrikto. La Norda Maro estas tre moviĝema, havas altajn ondojn kaj aparte dum vintraj ŝtormoj regule estas riskoj de inundoj. La homoj tre penas protekti la marbordon per digoj, sed male al la pli suda distrikto Dithmarschen, kiu dum la lastaj jarcentoj sukcesis per digoj preni terenojn de la vadomaro kaj sekigi ilin, la distrikto Norda Frislando daŭre perdas terenon al la maro, aparte sur la sablaj insuloj, kiuj do konstante ŝanĝetas sian silueton.

En Norda Frislando ekzistas 33 naturprotektitaj areoj, kiuj sume konsistigas pli ol 9 procentoj de la teritorio.

 
la lumturo Westerhever sur la duoninsulo Eiderstedt

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 8 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 5 urboj kaj komunumoj sendependaj de komunumaro. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 135 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

(nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)

Komunumoj sen aparteno al komunumaro

Komunumaroj kun membraj – urbaj kaj neurbaj – komunumoj (* = administra sidejo de la komunumaro)

  1. Kirchspiel Garding (320)
  2. Garding*, urbo (2823)
  3. Grothusenkoog (24)
  4. Katharinenheerd (166)
  5. Kotzenbüll (189)
  6. Norderfriedrichskoog (46)
  7. Oldenswort (1341)
  8. Osterhever (215)
  9. Poppenbüll (233)
  10. Sankt Peter-Ording (3934)
  11. Tating (954)
  12. Tetenbüll (639)
  13. Tümlauer-Koog (106)
  14. Vollerwiek (218)
  15. Welt (190)
  16. Westerhever (92)
  1. Alkersum (375)
  2. Borgsum (327)
  3. Dunsum (70)
  4. Midlum (416)
  5. Nebel (984)
  6. Nieblum (613)
  7. Norddorf auf Amrum (563)
  8. Oevenum (470)
  9. Oldsum (525)
  10. Süderende (177)
  11. Utersum (398)
  12. Witsum (41)
  13. Wittdün auf Amrum (828)
  14. Wrixum (597)
  15. Wyk auf Föhr*, urbo (4380)
  1. Hörnum (Sylt) (924)
  2. Kampen (Sylt) (486)
  3. List (1618)
  4. Wenningstedt-Braderup (Sylt) (1632)
  1. Ahrenshöft (540)
  2. Almdorf (521)
  3. Bargum (645)
  4. Bohmstedt (777)
  5. Bordelum (2020)
  6. Bredstedt*, urbo (5736)
  7. Breklum (2330)
  8. Drelsdorf (1272)
  9. Goldebek (370)
  10. Goldelund (411)
  11. Högel (448)
  12. Joldelund (796)
  13. Kolkerheide (79)
  14. Langenhorn (3368)
  15. Lütjenholm (340)
  16. Ockholm (307)
  17. Sönnebüll (296)
  18. Struckum (1006)
  19. Vollstedt (188)
  1. Arlewatt (353)
  2. Drage (646)
  3. Elisabeth-Sophien-Koog (55)
  4. Fresendelf (86)
  5. Hattstedt (2677)
  6. Hattstedtermarsch (282)
  7. Horstedt (828)
  8. Hude (189)
  9. Koldenbüttel (898)
  10. Mildstedt* (3950)
  11. Nordstrand (2256)
  12. Oldersbek (742)
  13. Olderup (469)
  14. Ostenfeld (Husum) (1554)
  15. Ramstedt (429)
  16. Rantrum (1924)
  17. Schwabstedt (1333)
  18. Seeth (768)
  19. Simonsberg (821)
  20. Süderhöft (19)
  21. Südermarsch (137)
  22. Uelvesbüll (303)
  23. Winnert (698)
  24. Wisch (112)
  25. Wittbek (807)
  26. Witzwort (1022)
  27. Wobbenbüll (480)
  1. Gröde (11)
  2. Hallig Hooge (91)
  3. Langeneß (132)
  4. Pellworm (1243)
  1. Achtrup (1558)
  2. Aventoft (416)
  3. Bosbüll (251)
  4. Braderup (675)
  5. Bramstedtlund (211)
  6. Dagebüll (902)
  7. Ellhöft (112)
  8. Emmelsbüll-Horsbüll (884)
  9. Enge-Sande (1137)
  10. Friedrich-Wilhelm-Lübke-Koog (164)
  11. Galmsbüll (606)
  12. Holm (94)
  13. Humptrup (772)
  14. Karlum (211)
  15. Klanxbüll (1042)
  16. Klixbüll (1059)
  17. Ladelund (1455)
  18. Leck (7860)
  19. Lexgaard (54)
  20. Neukirchen (1107)
  21. Niebüll*, urbo (10192)
  22. Risum-Lindholm (3909)
  23. Rodenäs (400)
  24. Sprakebüll (262)
  25. Stadum (969)
  26. Stedesand (883)
  27. Süderlügum (2424)
  28. Tinningstedt (244)
  29. Uphusum (335)
  30. Westre (361)
  1. Ahrenviöl (520)
  2. Ahrenviölfeld (232)
  3. Behrendorf (559)
  4. Bondelum (165)
  5. Haselund (918)
  6. Immenstedt (680)
  7. Löwenstedt (693)
  8. Norstedt (385)
  9. Oster-Ohrstedt (662)
  10. Schwesing (955)
  11. Sollwitt (309)
  12. Viöl* (2225)
  13. Wester-Ohrstedt (1082)

Eksteraj ligiloj redakti