Komunumaro Eiderstedt
(Alidirektita el Eiderstedt)
La komunumaro Eiderstedt [prononco "Ajdaŝtet"] - germane Amt Eiderstedt - estas administra ligo de pluraj komunumoj en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Administra centro estas la urbo Garding. Fine de decembro 2021 la komunumaro havis (11367 loĝantojn. Ĝis la fino de la jaro 2007 la komunumaro konsistis el 15 unuopaj komunumoj - la 1-an de januaro 2008 kiel 16-a komunumo aliĝis la antaŭe memstara komunumo Sankt Peter-Ording. La teritorio de la komunumaro kovras la plejparton de la duoninsulo kaj historia pejzaĝo Eiderstedt borde de la Norda Maro.
komunumaro Eiderstedt | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
Administrado | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |||||
Distrikto | Distrikto Norda Frislando | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | |||||
Aŭtomobila kodo | NF | |||||
Oficiala Municipokodo | 010545417 | |||||
Subdivido | 16 komunumoj (Gemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Christian Marwig | |||||
Titolo de komunumestro | Amtsvorsteher | |||||
Adreso de la administrejo | Welter Straße 1 25836 Garding | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 11367 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 54° 20′ N, 8° 47′ O (mapo)54.3333333333338.7833333333333Koordinatoj: 54° 20′ N, 8° 47′ O (mapo) | |||||
Areo | 220,36 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.amt-eiderstedt.de/ | |||||
Membraj komunumojRedakti
(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2021)
- Kirchspiel Garding (330)
- Garding, urbo (2753)
- Grothusenkoog (26)
- Katharinenheerd (158)
- Kotzenbüll (182)
- Norderfriedrichskoog (43)
- Oldenswort (1281)
- Osterhever (223)
- Poppenbüll (226)
- Sankt Peter-Ording (3951)
- Tating (974)
- Tetenbüll (611)
- Tümlauer-Koog (99)
- Vollerwiek (225)
- Welt (186)
- Westerhever (99)