Komunumaro (Germanio)
adiministra unuo de Germanio
"Komunumaro" en Germanio estas administra unuo, kiu grupigas plurajn etajn komunumojn, por komune plenumi difinitajn taskojn. La koncepto tiamaniere grupigi unuopajn komunumojn por difinitaj kunaj taskoj nur ekzistas en 9 el la entute 16 federaciaj landoj.
Diversaj nacilingvaj nomoj laŭ la unuopaj federaciaj landoj
redakti- En Malsupra Saksio la administra strukturo germanlingve nomiĝas Samtgemeinde [zamtgemajnde] (de "gesamt" = kune / komune, kaj "Gemeinde" = komunumo, do iusence - lingve iom duoble - tradukeblus "komuna komunumo").
- En Rejnlando-Palatinato temas pri Verbandsgemeinde [ferbancgemajnde], "liga komunumo",
- en Baden-Virtembergo, Bavario, Turingio kaj Saksio-Anhalto pri Verwaltungsgemeinschaft [fervaltungzgemajnŝaft], "administra komunaĵo", en Turingio ekde 2009 pli kaj pli ankaŭ pri Verbandsgemeinde,
- kaj en Brandenburgio, Meklenburgio-Antaŭpomerio kaj Ŝlesvig-Holstinio simple pri la vorto Amt [amt], "oficejo".
Taskoj
redaktiKomunumaro havu minimuman nombron da loĝantoj, en Malsupra Saksio ekzemple almenaŭ 7 000. Inter la taskoj de la komunumaroj estas interalie la kolekto de uzita akvo kaj la organizado de tombejoj kaj fajrobrigadoj. La komunumaroj ankaŭ konstruas kaj prizorgas la lokajn elementajn lernejojn, la interkomunumajn stratojn, la lokajn bibliotekojn, sportejojn kaj pliajn publikajn instalaĵojn. Eblas interkonsenti pri pliaj taskoj, ekzemple pri komuna turisma varbado.