Duno

sabla monteto

Duno estas moviĝema sabloamaso. Dunoj troveblas en la landinterno, ĉe bordo kaj sub akvo.

Kondiĉoj por estiĝo de dunoj estas ekzisto de sablo kaj manko de fermita plantokovrilo. Dunoj tial estiĝas ĉefe en seka klimato, ili tamen povas aperi ankaŭ en malseka klimato, se la fiksa vegetacio estis forigita. Se la sablo estas alblovita en pli malpli samforma kovrilo oni parolas pri flugsablo.

Dunoj povas ŝirmi bordajn komunumojn kontraŭ tempestaj ondoj el la maro, kaj iam, oni konstruas dunojn por la sama uzo.[1]

duna vojo ĉe la balta maro en Palanga, Litovio

Referencoj redakti

  1. (marto 2015) “Slip Sliding Away”, magazino 'Audubon'. 

Vidu ankaŭ redakti