Granda Sablomaro

dezerto en Egiptio kaj Libio

La Granda Sabla Maro estas proksimume 72,000 km2 sabla dezerto (ergo) en Saharo inter okcidenta Egiptio kaj orienta Libio en Nord-Afriko. Plejparto de la areo estas kovrita de sablaj dunoj [1].

Granda Sablomaro
geografia regiono
sablomaro [+]

LandojEgiptio, Libio

Supermara alteco263 m [+]
- koordinatoj26° 54′ 0″ N, 26° 2′ 0″ O (mapo)26.926.033333333333Koordinatoj: 26° 54′ 0″ N, 26° 2′ 0″ O (mapo)
Areo72 000 km² (7 200 000 ha) [+]


Granda Sablomaro (Egiptio)
Granda Sablomaro (Egiptio)
DEC
Granda Sablomaro
Granda Sablomaro

Map
Granda Sablomaro
Vikimedia Komunejo:  Great Sand Sea [+]
vdr
Ŝtona areo de la Granda Sabla Maro.
Duna skemo en la Granda Sabla Maro, Egiptio. NASAa Tero Observatorio.

La pejzaĝo estas videbla en satelitaj fotoj en longaj sablaj krestoj kiuj ĝenerale kuras en nord-suda direkto. Tamen, malgraŭ la ŝajna unuformeco, la Granda Sablomaro havas du grandajn areojn kun malsamaj specoj de megadunoj [1].

La dunoj de la Granda Sabla Maro kovras ĉirkaŭ 10% de la tuta areo de la Okcidenta Dezerto de Egiptio. La Oazo Siva en Egiptio, proksimume 50 km oriente de la libia limo, estas en la orienta parto de la Granda Sabla Maro.

Ĉi tiu maro de sablo estis bone konata de la tuaregoj kaj komercistoj, kiuj transiris la Saharon helpe de karavanoj, sed la unua dokumenti ĝin estis la germana geografiisto Friedrich Gerhard Rohlfs. Rohlfs partoprenis esplorekspedicion al la libia dezerto en 1873-1874, kaj li nomis la vastaĵon de dunoj kiuj malhelpis lin atingi sian cellokon en al-Kufra la "Granda Sabla Maro" (Große Sandmeer). Nur jarjubileo post li, en la vojaĝoj kaj mapoj de Ahmed Hassanein, la plena amplekso de la Granda Sabla Maro komencis iĝi klara. Ralph Bagnold kaj liaj kunvojaĝantoj en la dezertoj de Egiptio kaj Libio estis la unuaj se temas pri transiri la Grandan Sablomaron pere de motorveturilo en la periodo ĵus antaŭ la Dua Mondmilito.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Besler, Helga (2008) The Great Sand Sea in Egypt: Formation, Dynamics and Environmental Change: A Sediment-Analytical Approach Elsevier, Amsterdam, page 1 - 3, (ISBN 978-0-444-52941-1)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti