La Libia Dezerto (arabe الصحراء الليبية [AlSaĥra AlLibija]) troviĝas nodoriente de la dezerto de Saharo. Ĝi okupas la okcidentan zonon de la valo de Nilo en Egiptio (de tie la termino 'Okcidenta Dezerto' kiu aludas ties parton egiptan), la orientan zonon de Libio kaj la nordokcidenton de Sudano ĉe la Nubia Dezerto. Ĝi kovras areon de 1.100.000 km², etendas 1.100 km de oriento okcidenten kaj 1.000 km de nordo suden, laŭ formo de un rektangulo. Kiel plej parto de Saharo, la dezerto estas komponita ĉefe el sablo kaj hamada aŭ rokeca ebenaĵo.

Libia Dezerto
Pejzaĝo de la dezerto sude de Libio
Pejzaĝo de la dezerto sude de Libio
Pejzaĝo de la dezerto sude de Libio
dezerto [+]

Supermara alteco1 024 m [+]
Koordinatoj24° 0′ 0″ N, 25° 0′ 0″ O (mapo)2425Koordinatoj: 24° 0′ 0″ N, 25° 0′ 0″ O (mapo)
Areo1 100 000 km² (110 000 000 ha) [+]

Libia Dezerto (Tero)
Libia Dezerto (Tero)
Map
Libia Dezerto
Vikimedia Komunejo:  Libyan Desert [+]
vdr

La regiono karakteriziĝas pro sablaj ebenaĵoj, dunoj, mmontetoĉenoj kaj kelkaj depresioj, sen rivero en la zono. La dezerto Gilf al-Kebir atingas alton de nur 1.000 metroj kaj formas, kun la proksima masivo Jebel Uveinat, sablan ebenaĵon, kun malaltaj altebenaĵoj kaj dunoj.

Estas ok depresioj oriente de la dezerto libia kaj ĉiuj estas konsiderataj oazoj, escepte la plej malgranda, nome depresio Kattara, ĉar ties akvoj estas salenhavaj. En la aliaj sep depresioj, troviĝas iome da agrikulturo, da naturaj resursoj kaj konstantaj homaj setlejoj. Simile, ĉiuj tiuj sep oazoj ĝuas el fluakvo liverita de la rivero Nilo aŭ el subteraj putoj.

Oazo Siva.

Bibliografio redakti

  • Almásy, L. y J. Lozach (1936). Récentes explorations dans le Désert Libyque (1932-1936). Société royale de géographie d'Égypte.
  • Almásy, L. (1942). Unbekannte Sahara mit flugzeug und auto in der Libyschen wüste (Nekonata Sahara aviadile kaj aŭte en la Libia Dezerto). Leipzig: F.A. Brockhaus.
  • Bagnold, R.A. (1931). "Journeys in the Libyan Desert, 1929 and 1930". The Geographical Journal, 78 (1): 13-39; (6): 524-533.
  • Bagnold, R.A. (1933). "A further journey through the Libyan Desert". The Geographical Journal, 82 (2): 103-129; (3): 211-213, 226-235.
  • Bagnold, R.A. (1935). Libyan Sands: Travel in a Dead World. Londres: Travel Book Club.
  • Forbes, R. (1921). Secret of the Sahara: Kufara. Nueva York: George H. Doran.
  • Hassanein Bey, A.M. (1924). "Crossing the untraversed Libyan Desert". The National Geographic Magazine, 46 (3): 233-277.
  • Hassanein Bey, A.M. (1925). The Lost Oases: Being a narrative account of the author's explorations into the more remote parts of the Libyan Desert and his rediscovery of two lost oases.
  • Hoskins, G.A. (1837). Visit to the Great Oasis of the Libyan Desert. Londres.
  • Rohlfs G. (1875). Drei Monate in der Libyschen wüste (Tri monatoj en la Libia Dezerto). Cassel: Verlag von Theodor Fischer.
  • Scholz, J.M.A. (1822). Travels in the countries between Alexandria and Parætonium, the Lybian Desert, Siwa, Egypt, Palestine, and Syria, in 1821. Londres.
  • Scott, C. (2000). Sahara Overland: A route and planning guide. Trailblazer Publications.
  • St. John, B. (1849). Adventures in the Libyan Desert and the Oasis of Jupiter Ammon. Londres: John Murray.
  • Zittel, K.A. von (1875). Briefe aus der libyschen Wüste (Leteroj el Libia Dezerto). München.

Eksteraj ligiloj redakti