Hamado

(Alidirektita el Hamada)

Hamado (Arabe, حمادة ḥammāda) aŭ rokdezerto estas tipo de dezerta pejzaĝo, konsistanta ĉefe el malfertilaj rokecaj ebenaĵoj kun malmulte da sablo. Hamado estas la plej ofta tipo de dezerto, ĝi formas 70% de la Saharo.

Hamado sur kabverda insulo Boa Vista

Hamadoj estas plenplenaj ne per sablo (kiel estas ergoj) aŭ per gruzo (kiel seriroj), sed per akra-eĝaj ŝtoneroj, ili formiĝis en ebenoj, kiam tiuj estis inunditaj post fortaj pluvoj, rapide sekiĝis kaj la restintaj ŝtonoj eroziiĝis.

La vegetaĵaro estas dezertece malabunda. Hamadoj estas apenaŭ traireblaj por veturiloj kaj kameloj.

Vidu: Dezerto#Tipoj

Eksteraj ligiloj redakti

Difinoj (angle): hamada Arkivigite je 2009-01-08 per la retarkivo Wayback Machine, reg Arkivigite je 2010-06-22 per la retarkivo Wayback Machine kaj erg Arkivigite je 2009-01-08 per la retarkivo Wayback Machine laŭ Geologia vortaro[rompita ligilo]