Oazo Siva (arabe واحات سيوة) situas en la okcidenta oaza grupo de Egiptio, en la Libia dezerto kaj etendiĝas inter Kattara-depresio norde kaj la Egipta Sablomaro sude. Ĝi havas longon de 80 km kaj larĝon de 2–20 km kaj situas averaĝe ĉirkaŭ 18 m sub la marnivelo kiel depresio. Siva estas hejmo por ĉirkaŭ 23.000 loĝantoj, la plimulto apartenas al la berberoj, kiuj parolas lokan version de la berbera lingvaro. La oazaro tiel estas la sola berbera lingvoinsulo de Egiptio.

Oazo Siva
geografia regiono
oazo • depresio [+]

LandoEgiptio

Supermara alteco19 m sub la marnivelo [+]
- koordinatoj29° 12′ 19″ N, 25° 31′ 10″ O (mapo)29.20527777777825.519444444444Koordinatoj: 29° 12′ 19″ N, 25° 31′ 10″ O (mapo)
Areo80 km² (8 000 ha) [+]

Loĝantaro25 031 [+] (1-a de julio 2021)
Denseco312,89 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoNorma Horzono de Egiptio [+]

Oazo Siva (Tero)
Oazo Siva (Tero)

Oazo Siva (Egiptio)
Oazo Siva (Egiptio)
DEC

Map
Oazo Siva

Vikimedia Komunejo:  Siwa [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
ringo en la naturhistoria muzeo de Tuluzo

Krom la ĉefloko Siva, ekzistas tie kelkaj vilaĝoj (Aghurmi, Abu Ŝuruf, Ĥamisa, Bilad ar-Rum kaj Bahi ad-Din) kaj militista bazo. La plantejoj kaj la fruktoĝardenoj de la oazo entenas ĉirkaŭ 300.000 daktilpalmojn kaj ĉirkaŭ 70.000 olivarbojn. Por la loka konsumo, oni kultivas ankaŭ legomojn kaj fruktojn. Lokanoj parolas apartan berberan lingvon, nome la sivian.

Vidu ankaŭ redakti

 
Elaera vido de la Oazo Siva, la dektilaj plantejoj