Friedrich Gerhard Rohlfs
Friedrich Gerhard ROHLFS (14a de aprilo 1831 - 2a de junio 1896) estis germana geografo, esploristo, aŭtoro kaj aventuristo.
Li estis militisto kaj poste studis medicinon en la universitatoj de Heidelberg, Würzburg, kaj Göttingen. Li volis veturi, aliĝis al la franca Fremdula Legio kiel medicinisto kaj servis dum la konkero de Kabilio.[1] Lerninte la araban kaj la vivstilon de araboj, in 1861 li iris al Maroko,[2] kaj estis dumtempe personan kuraciston de tiea nobelulo.
Rohlfs maskita kiel arabo, estis la unua eŭropano kiu trapasis Afrikon el Tripoli tra la Sahara dezerto tra la Lago Ĉado kaj laŭlonge de la rivero Niĝero kaj ĝis la loko de nuntempa Lagoso en la Golfo de Gvineo el 1865-1867.
Referencoj
redakti- ↑ Wikisource-logo.svg Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Rohlfs, Friedrich Gerhard". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press. [1] Alirita la 6an de Septembro 2016.
- ↑ Wikisource-logo.svg Ripley, George; Dana, Charles A., eld. (1879). "Rohlfs, Gerhard". The American Cyclopædia. [2] Alirita la 6an de Septembro 2016.
Eksteraj ligiloj
redakti- Verkoj de Friedrich Gerhard Rohlfs ĉe Projekto Gutenberg
- Gerhard-Rohlfs.de, verkoj de Gerhard Rohlfs