Fremdula Legio
korpuso de la Terarmeo de Francio
La Fremdula Legio (france Légion étrangère) konsistas el volontuloj el 130 nacioj, kiuj dum kelkaj jaroj servas kiel militistoj en la Armeo de Francio.
La Fremdula Legio estas fondita en 1831. Ĝiaj anoj unue servis en la afrikaj kolonioj de Francio. Tiam ĝi konsistis el 35 000 viroj. Hodiaŭ restas nur 7 700. Ili nun servas ekzemple en Franca Gujano kaj Ĝibutio.