Sahelo
Afrika regiono ĉe la suda limo de Saharo
Sahelo (arabe ساحل, sahil signifante 'bordo') estas la limregiono en Afriko inter Saharo kaj la pli malsekaj regionoj sude de Saharo. La regiono etendiĝas de Atlantiko ĝis la Ruĝa Maro kaj inkluzivas partojn de la sekvaj landoj: Senegalo, Maŭritanio, Malio, Burkino, Niĝero, Niĝerio, Ĉado, Sudano, Etiopio, Eritreo, Ĝibutio, Somalio.
Sahelo | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
regiono [+] | |||
Lando | Afriko | ||
- koordinatoj | 14° 28′ 29″ N, 13° 30′ 42″ O (mapo)14.47467213.511696Koordinatoj: 14° 28′ 29″ N, 13° 30′ 42″ O (mapo) | ||
Sahelo | |||
Vikimedia Komunejo: Sahel [+] | |||
Pro malfacilegaj vivkondiĉoj la naturo en tiu regiono estas tre specifa kaj ĉe bestoj kaj ĉe plantoj; tie vivas multaj endemismoj, ekzemple inter birdoj la Sahela turto (Streptopelia roseogrisea). Fitogeografie, Sahelo estas aparta flaŭra provinco el la Sudano-Zambezia Regiono de la Paleotropika Regno (vidu: Flaŭra regno ).
Vidu ankaŭ
redakti- Alianco de Sahelaj Ŝtatoj
- G5 Sahelo
- Islamisma insurekcio en Sahelo
- Komunumo de la Sahel-Saharaj Ŝtatoj
- Rikoltado de pluvakvo en Sahelo
- Sahela savano de akacioj
- Sonhaja regno