Afrika turto

(Alidirektita el Sahela turto)

La Afrika turto, Nordafrika turtoSahela turto (Streptopelia roseogrisea) estas eta turto, tio estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj, kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika turto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: Afrika turto 'Streptopelia roseogrisea'
Carl Jakob Sundevall 1857
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Afrika turto

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en Afriko en la sekega regiono sude de Saharo. Ties teritorio ampleksiĝas laŭ mallarĝa strio tra la tuta kontinento je alteco de la regiono nomata Sahelo (pli precize ekde suda Maŭritanio, Malio, Burkino, centraj Ĉado kaj Sudano ĝis Eritreo), kaj je la orienta fino de tiu strio estas alia kerno de la teritorio ambaŭflanke de la Ruĝa Maro (nome en nordaj Etiopio kaj Somalio kaj sudo de la Arabio. Kvankam ĝi loĝas en sekegaj regionoj, ĝi troviĝas ĉe akvofontoj. Kelkaj birdoj reproduktiĝas iom norde aŭ iom sude de la strio, sed poste reenmigras ene de ĝi.

Aspekto redakti

Tiu birdo estas ĉirkaŭ 26 cm longa. La supra korpo, ekde ŝultroj ĝis vosto, estas helgrizbruna, kvankam la flugilbordo havas bluecan nuancon. Flugilplumoj estas pli malhelaj kaj preskaŭ nigraj. Kapo, kolo kaj brusto estas pli helaj kaj iom rozkolorecaj kun nuanco al blanko en gorĝo kaj ventro. Ĝi havas nigran duonkoluman makulstrion en la nuko. La mallongaj kruroj estas ruĝaj kaj la beko estas nigra. La irizo estas ruĝbruna, sed de malproksime la okuloj ŝajnas nigraj, ĉar la pupilo estas relative granda kaj videblas nur mallarĝa irizoringo ruĝbruna ĉirkaŭ la nigra pupilo; eĉ ĉirkaŭ la tuta okulo estas blanka mallarĝega ringokulo kio kontrastigas pli la okulon. Ambaŭ seksoj estas tre similaj.

Rilato kun aliaj specioj redakti

La Nordafrika turto estas la specio pro kio oni supozas, ke ĝi estas la sovaĝa praulo de la hejma Hejmturto, kvankam kelkaj sugestas, ke ankaŭ la Turka turto (Streptopelia decaocto) povus esti enmiksita en tiu afero. La Nordafrika turto povas hibridiĝi kun la Hejmturto kaj oni supozas, ke la pliigo de la Hejmturto dum la 20-a jarcento okazis kiel rezulto de la importado de Nordafrika turto en Usonon por interbredado.

Ekzistas informoj pri ebla enmeto en Novzelando, sed plej probable tiuj birdoj devenas el hejmaj Hejmturtoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti